Citrono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 26:
 
==Priskribo de la arbo==
[[Dosiero:Albatera C. limon-1.jpg|220px|eta|maldekstredekstre|Citronarbo: floro kaj burĝonoj.]]
Temas pri [[staŭdo]], kiu povas atingi ĝis kvar metrojn de alto kaj formas malferman [[kanopeo]]n kun granda denseco de branĉoj, tiom ke tio povas rezulti en troa denseco kio povus eĉ strangoli la kreskadon, kio siavice povas postuli specialan laboron de maldensigo fare de agrikulturistoj kaj ĝardenistoj; ties [[folio]]j estas alternaj, elipsaj, ledecaj de malhelverda koloro (5–10 cm) kaj pli helverdaj burĝone, finintaj pinte kun bordoj ĉu ondecaj aŭ fajne dentecaj. En branĉoj ĝi montras mallongajn kaj dikajn [[dorno]]jn kun danĝeraj pikiloj. Ties floroj, solaj aŭ laŭ paroj aŭ laŭ mallongaj akselaj [[Korimbo|korimbaj]] [[infloresko]]j, montras dikajn blankajn [[petalo]]jn nuance al roza aŭ viola koloroj en la ekstera parto, kun nombraj [[stameno]]j (20–40). Ili povas aperi ĉu izole aŭ formante parojn el ruĝecaj burĝonoj. Povas aperi unuaj florburĝonoj kiam ankoraŭ estas fruktoj en la arbo. La [[ovaro]] derivas en [[Bero|berforma]] [[frukto]] en [[hesperidio]] kun ĝis 18 segmentoj. Ties semoj, kiuj eble mankas pro partenokarpio, estas pli malpli ovalformaj, blankecaj al flavecaj, centimetraj, neregule kaj laŭlonge kun sulkoj.<ref>[http://www.floraiberica.es/floraiberica/texto/pdfs/09_118_00_RUTACEAE.pdf Citrus en Flora Ibérica,] RJB/CSIC, Madrid. Alirita la 19an de Novembro 2018.</ref> La fruktoj dekomence estas malhelverdaj; en nromalaj kondiĉoj (se ili ricevas sunradion), ili flaviĝas, dum plidikiĝas kaj pleniĝas je suko (se estas sufiĉa humideco). Arboj povas produkti du rikoltojn por [[sezono]] (unu printempe kaj dua aŭtune).
 
== Etendo==