Citrono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 84:
Ties karaktera acida gusto estas havigata de la [[citrata acido]] (trovebla ankaŭ en aliaj fruktosukoj) en koncentraĵo de 5% al 6%;3 tamen, la proporcio de tiu ŝanĝas laŭ la variaĵo kaj kultivaro de la citrono. La esenco de citrono nomiĝas [[limoneno]] kaj ĉeestas en grandaj koncentroj en la ekstera ŝelo de la citrono. La esto de tiuj acidoj okazigas ĉe la [[palato]] reagon de 'defendo' kiu pliigas la salivoproduktadon por ke la acidoj solviĝu kaj malpliiĝu ties negativan efikon ĉe la buŝa [[epitelio]].
 
[[Dosiero:LemonadeJuly2006.JPG|thumb|250px|right|Glaso da limonado kun [[glacio]].]]
Ĉefa uzado en [[kuirarto]] estas havigi acidan guston al diversaj pladoj, kiaj ekzemple fiŝoj kaj salatoj; foje citronsuko povas anstataŭi aŭ malpliigi la uzadon de [[vinagro]], kies gusto povas esti troa por kelkaj manĝontoj. Ĝi povas esti grava ingredienco por [[dolĉaĵo]]j (foje kune kun ŝelpecoj) kaj baza por [[limonado]] (trinkaĵo farita el akvo, citronoj aŭ citronsuko, kaj sukero). Ĝi estas uzata ankaŭ por trinkaĵoj kiel aldonaĵoj ĉefe ĉe kelkaj [[infuzaĵo]]j aŭ [[alkoholaĵo]]j, kiaj [[vodko]], [[kubalibre]] ktp.