Citrono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 128:
 
=== Aliaj uzoj ===
* La citronarbo posdasposedas glatan ŝelon kaj [[ligno]]n malmolan kaj flavecan tre uzata por laboroj de meblaro kaj alta [[ĉarpentado]].<ref>[http://muestrariodemaderas.weebly.com/limonero.html citronarbo en Montraĵoj de lignoj]</ref>
* Citronoj estis la ĉefa industria kaj komerca fonto de [[citrata acido]] antaŭ la disvolvigo de la industriaj procezoj bazitaj sur [[fermentado]].<ref> M. Hofrichter (2010). [https://books.google.es/books?id=80XBNrGsIywC&pg=PA224&redir_esc=y#v=onepage&q&f=false Industrial Applications.] Springer. p. 224. ISBN 978-3-642-11458-8. Alirita la 20an de Novembro 2018.</ref>
* La suko de la citrono povas esti uzata por purigado. Duono da citrono trempita en salo aŭ [[bakpulvoro]] estas uzata por briligi kuirilojn aŭ kuirujojn el [[kupro]] ([[bronzo]]). La acido dissolvas la kuproruston kaj abraziaĵoj helpas la purigadon. Kiel saniga kuireja senodorigilo la citronsuko povas ne nur senodorigi, sed ankaŭ forigi la [[graso]]n, la lesivajn makulojn, kaj desinfektigi; miksite kun bakpulvoro, ĝi forigas makulojn el plastaj manĝujoj. La oleo de la citrona ŝelo havas ankaŭ variajn uzojn. Ĝi estas uzata kiel lignopurigilo kaj polurilo, kaj ties solviga propraĵo estas uzita por dissolvi malnovan [[vakso]]n, fingromakulojn kaj diversajn malpuraĵojn. Citronoleo kaj oranĝoleo estas uzataj ankaŭ kiel nevenena [[insekticido|insekticida]] traktado.
* Tradicie (kaj ĉefe en fikciaj verkoj de [[literaturo]] aŭ [[kinarto]]) la citronsuko estas uzata kiel ''nevidebla'' [[inko]], kiu post sekigado iĝas fakte nevidebla, kaj videbla nur rigardata kontraŭlume.
* Citronoleo povas esti uzata en [[aromaterapio]]. Aromo de citronoleo ne influas la homan [[Imuna sistemo|imunsistemon]],<ref> Kiecolt-Glaser, J. K.; Graham, J. E.; Malarkey, W. B.; Porter, K; Lemeshow, S; Glaser, R (2008). [https://www.ncbi.nlm.nih.gov/pmc/articles/PMC2278291/ "Olfactory influences on mood and autonomic, endocrine, and immune function".] Psychoneuroendocrinology. 33 (3): 328–39. doi:10.1016/j.psyneuen.2007.11.015. PMC 2278291. PMID 18178322. Alirita la 20an de Novembro 2018.</ref> sed povas kontribui al la fizika kaj emocia rilaksado.<ref> Cooke, B; Ernst, E (2000). [https://www.ncbi.nlm.nih.gov/pmc/articles/PMC1313734/pdf/10962794.pdf "Aromatherapy: A systematic review" (PDF).] British Journal of General Practice. 50 (455): 493–6. PMC 1313734. PMID 10962794. Alirita la 20an de Novembro 2018.</ref>
 
==Malsanoj kaj parazitoj==