Internacia Konsilio pri Monumentoj kaj Ejoj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreita per traduko de la paĝo "ICOMOS"
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 16:15, 20 nov. 2018

La ICOMOS (La Internacia Konsilio sur Monumentoj kaj Ejoj) estas internacia NRO kiu okupiĝas pri la konservado de kulturaj monumentoj kiel ekzemple konstruaĵoj, historiaj urboj, kulturaj pejzaĝoj kaj arkeologiaj trovejoj.

ICOMOS estis fondita en 1965 kaj estas sbudividita en naciaj komitatoj. Ĝi formas reton de spertuloj en la kampo de historio, arkeologio, antropologio kaj urba planado. Ekzistas pli ol 7000 membroj en pli ol 110 landoj. La ĉefsidejo troviĝas en Parizo.

ICOMOS estas unuavice konata kiel konsulta instanco por UNESKO en la kampo de la kultura heredaĵo kiu troviĝas jam aŭ estas nomata por troviĝi sur la monda heredaĵo-listo. Alia grava aktiveco estas la akcelo de la publika intereso pri la konservado de monumentoj, ekzemple organizante ĉiujare la Internacian Tagon de Monumentoj (la 18-a de aprilo). Ĝi ankaŭ antaŭenigas la interŝanĝon de scioj inter internaciaj fakuloj kaj donas trejnadon kaj konsilojn.