Oktobrofesto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
test
Linio 17:
}}
[[Dosiero:Oktobrofesto_enirejo.jpg|eta|dekstra|Enirejo]]
'''Oktobrofesto''' ('''{{lang-de|Oktoberfest}}''') estas la monde plej granda [[kermeso]], kiu okazas ĉiujare en [[Munkeno]] sur la [[Tereza Herbejo]]. Ĝi estas 16-taga folklorfestivalo daŭranta ekde meza aŭ malfrua septembro ĝis la unua semajnfino de oktobro, alloganta proksimume ses milionojn da vizitantoj ĉirkaŭ la mondo. Loke, ĝi ofte estas nomita '''''Wiesn''''' {{prononco|'''vi:z'''.n}}, pro la parollingva nomo por la foirejo ''[[Theresienwiese]]''. Oktobrofesto estas grava parto de [[bavara kulturo]], kaj estas aranĝata en jara ritmo ekde 1810. Aliaj urboj tra la mondo ankaŭ okazigas oktobrofestajn festadojn kiuj estas modeligitaj post la origina Munkena okazaĵo.
 
La Munkena Oktobrofesto kutime okazas dum la 16-taga periodo gvidanta ĝis la unua dimanĉo de oktobro. En 1994, tiu delonga horaro estis modifita sekve al la [[Germana reunuiĝo]]. Tiel, se la unua dimanĉo en oktobro okazas la 1-an aŭ 2-an de oktobro, la festivalo daŭras ĝis la {{dato|3|oktobro}} ([[Tago de la germana unueco]]) kaj do estas 18 aŭ 17 tagojn longa. En 2010, la festivalo daŭris ĝis la unua lundo en oktobro (la 4-a de oktobro) por marki la okazaĵon ducentjariĝan. La festivalo estas okazigita en areo nomita ''[[Theresienwiese]]'' (kampo, aŭ herbejo, de Therese), ofte nomita la ''Wiesn'', situanta proksime de la centro de Munkeno. Dum la okazaĵo, grandaj kvantoj de oktobrofesta [[Biero en Germanio|biero]] estas konsumitaj: dum la 16-taga festivalo en 2013, ekzemple, 7,7 milionoj da litroj estis servitaj<ref>[http://www.oktoberfesttours.travel/2014/10/19/oktoberfest-beer-consumption-2014/ ''Oktoberfest Beer Consumption 2014'' ([[angle]]: "konsumado de biero en la oktobrofesto de 2014"]</ref>. Vizitantoj ankaŭ ĝuas multajn [[atrakcio|altirojn]], kiel ekzemple plezurekskursoj, flankbudoj kaj ludoj. Ekzistas ankaŭ vasta gamo de tradiciaj manĝaĵoj inkluzive ''Hendl'' (kokfritaĵo), ''Schweinsbraten'' (porkrostaĵo), ''[[Schweinshaxe]]'' (rostita ŝinkopoplito), ''[[Steckerlfisch]]'' (rostitaj fiŝoj sur bastono), ''Würstel'' ([[kolbaso]]j) kune kun ''[[breco|Brezen]]'' (brecoj), ''[[knedliko|Knödel]]'' (knedlikoj, kneditaj terpomo- aŭ panopastogloboj), ''[[Käsespätzle]]'' (fromaĝonudeloj), ''[[Reiberdatschi]]'' (terpompatkukoj), ''Sauerkraut'' ([[acida brasiko]]) aŭ ''Rotkohl/Blaukraut'' (ruĝbrasiko) kune kun tiaj bavaraj bongustaĵoj kiel ''[[Obatzda]]'' (spica fromaĝa bongustaĵo) kaj ''[[Weißwurst]]'' (blanka kolbaso).