29-a de aŭgusto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 38:
** [[Germanio]] aneksis [[Talino]]n
** [[1942]]: [[Holokaŭsto]]: taĉmento de germana polico en [[Skała (regiono Małopolskie)|Skała]] pafmortigis ĉ. 400 lokajn [[judoj]]n de ĉirkaŭaĵo kaj de [[Krakovo]]; [[Podhale]]: [[germanoj]] pafmortigis ĉ. 70 judojn de [[Jordanów]] - la resto estis transportita al [[ekstermejo Bełżec]]; finiĝis likvido de [[geto]] en [[Sieradz]] - ĉiuj judoj estis gasumitaj en [[ekstermejo Chełmno]] en aŭtomobiloj
** [[1943]]: '''[[Genocido|Genocida]] [[Volinia masakro]]: en pola vilaĝo Wola Ostrowiecka [[Ukraina Ribela Armeo]] murdis 628 [[poloj]]n (en tio 220 infanojn ĝis 14 jaroj) kaj 7 judojn - la [[etna purigado]] en [[Volinio]] daŭris ankaŭ en 11 aliaj lokoj, i.a en [[Ostrówki]]'''; al germana [[koncentrejo]] en [[Aŭŝvico (koncentreja komplekso)|Aŭŝvico]] alvenis transporto de ĉ. 2 mil judoj de [[Rawicz]]; [[Ordnungspolizei|germana polico]] pafmortigis en Chodów 58 judojn, en Warzyn (proksime al [[Inowrocław]]) 5 polojn kaj en Nagłowice (proksime al [[Jędrzejów]]) 5 soldatojn de [[Pola Enlanda Armeo]]
** Prezidento de Usono [[Franklin D. Roosevelt]] en skriba deklaro kondamnis germanajn [[krimo]]jn en [[okupado|okupata]] Pollando; '''[[Nazia Germanio]] malfondis registaron de [[Danio]]''', pro parta sinkigo de [[floto]]
** [[1944]]: [[Ribelo de Varsovio]] (pli da eventoj): por unu tago, mortigante 30 germanojn, polaj defendantoj rekonkeris la [[katedralo]]n; germana [[artilerio]] detruis fabrikon de [[Fiat]] kaj preĝejon konstruitan laŭ [[gotika arkitekturo]]; en [[Varsovio]] germanoj pafmortigis aŭ vivbruligis ĉ. 70 personojn - ribelaj taĉmentoj perdis 58 soldatojn kaj 105 vunditojn; [[Erich von dem Bach-Zelewski]] en raporto al komandanto de la 9-a armeo transdonis ĝisnunajn germanajn perdojn - 3861 soldatoj, en tio 91 oficiroj kaj malkaŝis ke ĉiutage en Malnova Urbo pereas 150 soldatoj; '''poeto de la ribelo Józef Szczepański verkis la lastan [[verso]]n: "Ruĝa [[pesto]]"''' (pro tio, ke apude trans [[Vistulo]] ripozis [[Ruĝa Armeo]]) - ĝi iĝis reprezenta verso de [[antikomunismo|kontraŭkomunista]] [[opozicio (politiko)|opozicio]] en periodo de [[stalinismo]]; "Robotnik" skribis pri hieraŭa malkovro de monumento al [[Ruĝa Armeo]] en [[Lublin]]; '''[[germanoj]] likvidis tute izolitan [[Lodza geto|Lodzan geton]], kie loĝis 160 mil [[judoj]] kaj 5 mil [[ciganoj]]''' - mortis pro [[malsatego]] kaj [[malsano]]j 44 mil, ĉ. 80 mil ili forveturigis al sia koncentrejo [[Aŭŝvico]], kie pli ol 60 mil mortigis per [[gaso]]