Bjalistoko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 209:
Malgraŭ persekutado, la sendependema movado en Bjalistoko, gvidata de [[Armia Krajowa]] (la landa armeo) tre forte agadis en diversio.
 
Februare 1943 komenciĝis likvidado de la geto. Ekzemplon de rezistanco montris [[Icĥok Malmed]] - li surverŝis per salacido policanon, kiu persekutis judojn. La memortabulo al Malmed pendas hodiaŭ ĉe la strato je lia nomo. La [[15-an de aŭgusto]] [[1943]] komenciĝis ribelo en bjalistoka geto - la dua plej granda geta ribelo (post la [[varsovia geto|varsovia]]). Multaj judoj estis mortpafitaj en la arbaro Pietrasze (inter ili [[Jakobo Ŝapiro]]) kaj multajn germanoj transportis al la germana [[koncentrejo]] [[Auschwitz]]-[[Birkenau]].
 
En 1944 germana detruado kaj rusa bombado la urbocentro estis preskaŭ tute ruinigita. La [[27-an de julio]] 1944 sovetiaj trupoj invadis la centron kaj forpuŝis germanojn. Du tagojn poste germanaj soldatoj finfine forlasis la urbon transirante la riveron [[Narew]].
Linio 223:
En 1913 loĝis tie 61.500 judoj, en 1921 - 39.602, kaj en septembro 1939 - ĉirkaŭ 80.000. Antaŭ la 2-a mondmilito en Bjalistoko situis ĉirkaŭ 80-100 sinagogoj kaj judaismaj preĝejoj.
 
La [[26-an de julio]] 1941 germanoj kreis [[Bjalistoka geto|geton]] por 50 mil judoj. En 1942 fondiĝis Antifaŝisma Batalanta Organizo. La [[16-an de aŭgusto]] 1943 komenciĝis en bjalistoka geto ribelo komandata de Mordeĥaj Tanenbaum. 300 ribelantoj dum kelkaj tagoj defendis sin kontraŭ tankoj kaj aviadiloj. Ne sukcesis plano fuĝi al la Knyszyńska arbarego kaj plejmulto da ribelantoj mortis. Post subpremo de la ribelo, germanoj forportis travivintajn loĝantojn de geto al la germanaj koncentrejoj en [[Treblinka]], [[Majdanek]] kaj [[Auschwitz]] ([[Aŭŝvico (koncentreja komplekso)|Aŭŝvico]]). Restintaj konstruaĵoj estis destinitaj por homoj kiujn germanoj transloĝigis el Białowieża.
 
La militon travivis nur kelkcent judaj loĝantoj de iama granda, 60-milpersona komunumo.