Domo de Orfoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
==Historio==
En 1906 [[societo]] ''Pomoc dla Sierot'' (Helpo por Georfoj) decidis pri konstruo de propra [[domo]] por infanoj. La 12-an de majo 1910 oni aĉetis ĉe strato Krochmalna 92 [[placo]]n kontraŭ 24000 [[rublo]]jn. Establiĝis Konstrua Komisiono gvidata de Izaak Eliasberg. En ties konsiston eniris ankaŭ [[Janusz Korczak]].
[[Dosiero:פולין 001.jpg|thumb|dekstra|La memorŝtono de [[Janusz Korczak]] kaj infanoj de la varsovia [[Domo de Orfoj]] en la germana [[koncentrejo]] ([[ekstermejo]]) [[Treblinka]]]]
 
La 14-an de junio 1911 oni metis fondan ŝtonon de la domo por 106 infanoj. La 7-an de oktobro 1912 Janusz Korczak - direktoro de la Domo de Orfoj kaj Stefania Wilczyńska - ĉefa [[edukado|edukistino]], enloĝigis unuajn edukatojn - 85 judajn infanojn. En [[kelo|kel]]etaĝo troviĝis [[kuirejo]], [[lavejo]], [[kaldrono|kaldronejo]], [[vesto|vestejo]] por infanoj, senvestiĝejo kaj [[banejo]]. Sur teretaĝo la plej grandan surfacon okupis edukejo plenumanta ankaŭ funkcion de [[manĝejo]]. Ĉi tie troviĝis ĉambroj por hejmaj [[leciono]]j kaj kancelario. En ĉambreto estis [[vendejo]]. Sur la unua [[etaĝo]] loĝis internuloj, sur la dua estis du grandaj [[dormo|dormejoj]] (de [[knabo]]j kaj [[knabino]]j). Apud la knabina dormejo estis ĉambro de Stefania Wilczyńska kaj izolejo por [[malsano|malsanuluj]]. Sub[[tegmento|tegmente]] troviĝis ĉambro de Korczak, kiu loĝis ĉi tie ĝis 1932. De 1914 Korczak soldatservis en rusa armeo. Li revenis al la Domo en 1919. Dum lia foresto pri la Domo zorgis dum la [[unua mondmilito]] Stefania Wilczyńska kaj ankaŭ dum liaj vojaĝoj al [[Palestino]] en la jaroj 1934 kaj 1936.