Baltzar von Platen: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun '{{Informkesto homo}} '''Baltzar von Platen''' (24a de Februaro 1898 – 29a de Aprilo 1984), kun Carl Munters, estis inventisto de la gasabsorba fridujo en 1922 kiam ili esti...'
 
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Baltzar von Platen''' (24a de Februaro 1898 – 29a de Aprilo 1984), kun Carl Munters, estis inventisto de la gasabsorba [[fridujo]] en 1922 kiam ili estis svedaj studentoj de inĝenierado en la Reĝa Instituto de Teknologio de [[Stokholmo]], [[Svedio]]. La tekniko produktis "malvarmon" el varmofonto kiel [[propano]], [[elektro]] aŭ [[keroseno]]. En 1923 komencis la produktado fare de AB Arctic. En 1925 AB Arctic estis aĉetita de Electrolux, kiu ekvendis ilin tutmonde. Servel aĉetis rajtojn por fabriki la fridujon en 1925 kaj estis la nura usona fabrikanto dum multaj jaroj. Von Platen ricevis la premion de la medalo John Price Wetherill de la Instituto Franklin en 1932.
 
Baltzar von Platen laboris ankaŭ kun [[Asea AB|ASEA]], la ĉefa elektra kompanio de Svedio, por la disvolvigo de procezo kiu uzis varmon kaj premon por produkti [[diamanto]]jn. Premo taksita je 83.000 [[atmosfero (premo)|atmosferoj]] estis konservata dum horo. Kelkaj malgrandaj kristaloj estis produktitaj. La malkovro estis konservata sekreta. Von Platen lasis la projekton antaŭ ĝi sukcesis produkti la unuajn sintezajn diamantojn en 1953.
 
{{Bibliotekoj}}