Pastorulo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'thumb|Ceramika pastorulo kun teniloj thumb|Lignaj stangaj pastoruloj Dosiero:Lefse_rolling_pin.jpg|thu...'
 
Aldonis PIV-vorton.
Etikedoj: Vida redakto Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Linio 4:
[[Dosiero:Kavel.jpg|thumb|[[Botelo|Vinbotelo]] uzata kiel pastorulo]]
{{Commonscat|Rolling pins}}
'''Past(o)rulo'''<ref>André Andrieu, ''Dictionnaire pratique'', p. 479 (difino de ''pastrulo'') {{ISBN|2-9508809-3-2}}</ref><ref>''pasto-rulo'' ĉe: [[Rüdiger Eichholz]]. ''[[Esperanta Bildvortaro]]'', p. 187. {{ISBN|0-919186-32-7}}</ref>, '''rulknedilo''', '''pastplatigilo'''<ref>[http://eduinf.waw.pl/esp/util/vortaro/index.php Jerzy Wałaszek, Esperanta-pola vortaro]</ref> estas [[cilindro|cilindroforma]] [[kuirilo]] uzata por formi kaj platigi [[pasto]]n, ofte sur knedotablo. PIV uzas la vorton "rulpremilo". Ekzistas du bazaj formoj de pastorulo: kun kaj sen teniloj ĉe ambaŭ ekstremoj de la cilindro. Diversaj pastoruloj taŭgas por plenumado de iom diversaj taskoj en kuirado.
 
==Tipoj==
 
* '''pastorulo kun teniloj''' konsistas el dika kaj peza rulo el diversaj materialoj kun diametro de ĉ. 7-10 cm kun pli maldikaj teniloj ĉe la ekstremoj de la rulo. Oni uzas ĝin tenante la tenilon kaj puŝante la pastorulon tra lasur pasto bulon. Tenilojn kutime havas okcident-kulturaj kaj eŭropaj pastoruloj.
* '''[[stango|stangoforma]] pastorulo''' estas ligna kun diametro de ĉ. 2-3 cm. Oni uzas ĝin rulante la stangon per [[mano|manplato]]. La stango povas havi egalan diametron en ĉiu loko, aŭ povas mallarĝiĝi ĉe la ekstremoj por pli facila kontrolo de la platigata pasto. Plejparto de franctipaj, aziaj kaj turkaj pastoruloj estas stangoforma.
* '''ŝablona pastorulo''' havas neplatan strukturon formantan la paston por specialaj [[pano]]j aŭ [[kuko]]j.