Esperanto-movado en Kolombio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Forigis la dosieron 23A_Kolombia_Kongreso_de_Esperanto_20.jpg forigitan el la Komunejo de Jcb: No OTRS permission for 30 days -
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-Anstatŭ +Anstataŭ)
Linio 161:
Post tiu publikigita en 1986, duan bonan Esperanto-Kurson fare de profesoro [[Luis Jorge Santos-Morales]] ricevas la mondo en 1993, temas pri "[[Esperanto, un Idioma para Hacer Amigos]]" ("E-o, Lingvo por Fari Amikojn"), kiu konsistas el eta lernolibro plus kasedoj.
 
En junio de 1995, en Cali, oficiale komencis labori nova organizaĵo: Kolombia Fondaĵo por la Lingvo Esperanto. Grava karakterizo estas ke laŭstatute la Fondaĵo rajtas funkcii en aliaj urboj, kaj eĉ eksterlande. La unua estraro de la Fondaĵo konsistis el: Profesoro [[Rafael A. Mejía O.]], Prezidanto; Doktoro [[Elías Bechara]], Vicprezidanto; Profesorino [[Graciela de Bejarano]], Sekretariino; S-ino [[Ligia Barragán]], Kasistino; S-ro [[Hernando Maya]], Komitatano; kaj kiel AnstatŭantojAnstataŭantoj: Advokatino [[Consuelo Polanco]], [[Gildardo Tabares]] kaj [[José Manuel Correa]]. La Fondaĵo publikigas neregulan bultenon "Tropikaĵoj", en kies redaktado ankaŭ kunlaboras [[Maximilano Ramírez]] Sánchez, profesoro en urbeto Buenos Aires (departamento Cauca) kaj tre aktiva disvastiganto de La Lingvo.
 
Bedaŭrindaĵo por la Movado estis la morto en 1997 de pastro Luis E. Palacios Toral, granda altivulo ekde la 60-aj jaroj en urbo Kartageno kaj ĉirkaŭajoj, kiel menciite antaŭe. Tiujare, en novembro, okaze de la 3-a [[Kolombia Kongreso de Esperanto]], en Medeĝino, [http://luisguillermo.com/ Luis Guillermo Restrepo Rivas] publikigas broŝuron ''"Kolombia Adresaro"'', kie li kompilis adresojn de proksimume 120 esperantistoj.