Birdomigrado: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| (3), |right → |dekstra (3), <references/> → {{referencoj}} per AWB
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- nutrajo + nutraĵo)
Linio 21:
 
En la orientiĝo de la birdoj, krom ĝia habitato, grandan rolon ludas la geografiaj diferencoj de la vivloko. Ili observas la montojn kaj valojn, riverojn, lagojn, kampojn ktp. La loko kaj rilato de tiuj ĉi diferencoj de la pejzaĝo estas la fiksitaj punktoj por la orientigo. Antaŭ la migrado la birdoj flugas pli kaj pli alten kaj de tie ili observas la ĉirkaŭaĵon. Sed ne nur la objektoj de la habitato, sed la ĉielo havas grandan signifon en la orientiĝo de la birdoj. Ili distingas la Sunon, Lunon, la direktojn de la ĉielo ne nur tagmeze, sed dum la tuta tago. Birdoj, nokte migrantaj, konas la
stelojn kaj stelgrupojn, [[konstelacio]]jn. Estas birdoj, kiuj bone sentas la ultraviolajn radiojn tra la dikaj tavoloj de nubaro. Tiuj ĉi birdoj migras tage. La nokte migrantaj orientiĝas helpe de la stelaro. Eksperimentoj per artefarita ĉielo certigis, ke la birdoj konas la stelaron de la ĉielo. Ili senerare distingas la sezonajn diferencojn de la ĉielo. Kiel la birdoj navigadas dum la migrado? La respondo al tiu ĉi demando estas tre komplika. Kio okazigas la migradon? Ĉu fakte ekzistas misteroj de la migrado? Jes, ankoraŭ la scienco ne ĉion malkovris. Sed la scienco montras, ke la misteroj ĉiujare malmultiĝas. Dum la funkcioj de la internaj sekreciaj glandoj ne estis malkovritaj, la misteroj estis pli multaj ol hodiaŭ. La grava puŝaparato de la migrado estas la hipofizo, glando troviĝanta sub la meza parto de la birda cerebro. Informojn el la medio ĝi ricevas per okuloj. La informo estas la kvanto de ultraviolaj radioj. Se la tagoj estas longaj la hipofizo produktas nur malmulte da hormonoj, se la tagoj mallongiĝas la kvanto de la radioj malmultiĝas kaj la hipofizo produktas pli multe da hormonoj. La organismoj de birdoj adaptiĝis al la difinita nivelo, kvanto de la ultraviolaj radioj, se tio ĉi ŝanĝiĝas, la [[hipofizo]] ekfunkcias kaj la birdo pretiĝas al la migrado. Ĉe kelke da birdoj, krom la ultraviolaj radioj, en la puŝo de la migriĝo rolas la temperaturo de la medio, la manko de la nutrajonutraĵo, eĉ la graseco de la birdo. Se la fiziologia stato de la birdo estas preta al la ekmigro, tiu nepre okazas. Se iuj el la birdoj ne ekmigras pro ia kaŭzo, ili danĝerigas sian vivon. Birdoj, kiuj ne sekvis la komandon de la naturo selektiĝis kaj ne partoprenis plu en la vivo de la specio. Nur tiuj, kiuj adaptiĝis al la aliformiĝintaj cirkonstancoj, daŭrigas la vivon de la specio. Tial estiĝis la instinktoj kaj tiel ni komprenas ilin. La kaŭzoj de la migrado estas determinaj en la historio de la evoluo de la konkreta birdspecio. Ili havas multdek-milionjarajn radikojn. Dum tiu tempodaŭro la klimato de la Tero multfoje ŝanĝiĝis. Multmiloj da specioj de birdoj formortis, sed la nunaj estas produktoj de multmilionjara evoluo kaj selektiĝo. Tion la scienco jam precize konas kaj malkovris ĝiajn kaŭzojn.
 
La birdoj ĝenerale sekvas la [[migrovojo]]jn de siaj prauloj. Kiel ni jam skribis pri tio, la instinktoj estas tre konservativaj kaj ne ĉiam utilaj. La migrovojoj tial pli precize montras la antaŭajn liniojn de la kontinentoj ol la neprajn malplilongajn vojojn al la vintrumado kaj reen. La vorto kompaso tiusence signifas instinkton, kiu direktas la birdojn. Kiel pluraj instinktoj, la instinktoj de la direktosento iomete dependas de la cirkonstancoj de la konkreta birdo. En Rusio estas disig-linio de la direktoj, el kiu la birdoj migras aŭ okcidenten, aŭ orienten. Por multaj birdoj tiun linion signifas la montaro [[Uralo]]. Estas indikoj, laŭ kiuj la birdoj naskiĝintaj en unu nesto, migris kontraŭdirekten. Se la ido miksiĝis kun la migrantoj pasantaj al oriento, ĝi ĉiam migras orienten, aliaj idoj okcidenten. Tio signifas, ke estas specioj vivantaj proksime al la disig-linioj, kiuj havas nur instinkton al la migrado, sed la orientiĝo dum la migrado determinigas nur dum la unua elmigrado. Por la migraj birdoj ĝenerale estas karakteriza la fiksita migradodirekto.