Senso (birdoj): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
terura bloko da teksto, malfacile legebla
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- nutrajo + nutraĵo)
Linio 9:
La okuloj de la birdoj ĝenerale troviĝas ambaŭflanke de la [[vizaĝo]]. Sed troviĝas birdoj, ekzemple la strigoj, kies okuloj estas antaŭ la vizaĝo. La plimulto de la birdoj vidadas plejparte monokule (t. e, ĉiu okulo vidas apartan parton de sia ĉirkaŭaĵo) sed nur malgrandan parton ili vidas binokule (ambaŭokule). Eĉ ekzistas birdoj, kiuj vidas la plenan [[panoramo]]n ĉirkaŭantan ilin, tia estas ekzemple la [[skolopo]]. El la mamuloj similan potencon, kapablon havas ekzemple la [[leporo]] per siaj flanke sidantaj okuloj.
 
La vidkapablo de la birdoj ege varias, sed ĝenerale ili vidas pli larĝan amplekson de la spektro ol la homoj kaj ĝenerale la mamuloj. La kolomboj sentas la polarizitan kaj ultraviolajn lumojn, la strigoj eĉ sentas la infraruĝajn radiojn de la lumondoj. La kokedoj ne distingas le bluajn objektojn, sed bonege diferencigas la ruĝajn, flavajn kaj verdajn. La kolomboj malbone sentas ankaŭ la bluan koloron. La garolo distingas ĉiujn kolorojn. La strigoj estas kolorblindaj. La dua kaj grava organo en la orientiĝo de birdoj estas la organo de aŭdado. Tiu signife malsimilas al la organo de la aŭdado de mamuloj. La birdoj ne havas eksterajn orelajn aŭriktojn, iliaj oreloj komenciĝas per la eksteraj orelaj aperturoj. Ege diferencas la internaj partoj de oreloj de tiuj de la mamuloj. Proksime sub la aperturoj oni povas trovi la membranon de la timpano, fermantan la timpanon. En la timpano troviĝas nur unu osteto el la tri similaj de la mamuloj, tiu estas la stapedo (''stapes''). Ĝi estas kotonforma. Post la orela timpano sekvas la interna orelo, kiu estas konstruita de multaj eletnentoj. La birdoj difinas sian situacion en la spaco (en aero, en akvo) per la senticirklaj kanaloj en la t. n. labirinto. Sub la labirinto troviĝas la t. n. ampuloj, kiuj ligiĝas kun la kokleo en kiu troviĝas Ia organo de Korti (Corti), kiu perceptas la sonojn. Oreloj de la birdoj ebligas senti pli larĝan diapazonon de sonoj ol la mamuloj. Iuj birdoj sentas la sonondojn sub la 10 hercoj (cikloj), aliaj ĉirkaŭ cent hercoj, ceteraj birdoj eĉ inter 12 000 kaj 30 000 hercoj. Estas interese, ke la homo perceptas la sonondojn inter 20 kaj 16 000 hercoj. Tial la birdoj aŭdas la tre altajn sonojn, la t. n. ultrasonojn. Sed ili perceptas ankaŭ la infrasonojn-sonojn havantajn malpli ol 20 ondojn en sekundo. La plimulto de birdoj sentas la diferencojn inter la sonoj 1(xx) kaj 1003 hercoj! La signifo de la sonintenso estas grava por la birdoj. La nivelo de incito de la sonoj estas malpli alta ol ĉe la homo. Tial ili aŭdas pli malfortajn sonojn ol ni. Estas indikoj, ke kelke da birdospecioj sentas la sonojn el nekredebla distanco. Por la birdoj, simile al ni, la aŭdado per du oreloj (duorela, aŭ stereo) havas grandan signifon en la orientiĝo. Per la stereoaŭdado la birdo povas precize difini la distancon el kie la sonoj venas. La scienco jam malkovris la potencon de la birdoj ekkoni la malgrandajn diferencojn de la aerpremo. La scienco ankoraŭ ne scias precize, per kio la birdoj sentas la ŝanĝon de la aerpremo, kvankam oni longe observis la nervozecon de birdoj antaŭ pluvoj kaj tempestoj. Kelkaj birdoj uzas la eĥoorientiĝon, ekzemple la kolokalioj (''Collocalia sp.'') salanganoj (''Collocalia breviostris'') guaharoj (''Steatornis capripensis'') kaj aliaj. Ĝenerale, la lango ne rolas en la orientiĝo de la birdoj. Sed la sento de la varmo kaj malvarmo jam havas tion. La vivo de multe da birdoj tre dependas de la temperaturo de la medio. Estas birdoj, kiuj tute ne povas ekzisti vintre, ĉar ili neniam adaptiĝis al la vintra vivo. Ili mortas ne pro ta manko de sia nutrajonutraĵo, sed pro la frosto. Male, la arktaj kaj antarktaj birdoj perfekte adaptiĝis al la frosto. La birdoj de la [[modera klimato]] dependas de la ŝanĝado de la sezonoj kaj temperaturo. Tial ili sentas la temperaturajn diferencojn por ĝustatempe defendi sin. Varmon kaj malvarmon ili sentas per sia haŭto, speciale per la senplumaj partoj de la korpo. La varmiĝo kaj malvarmiĝo rolas en la komenco de la migrado. La unuaj malvarmaj aŭgustaj frumatenoj revekas la instinktojn de la elmigrado kaj male, la vintrofina varmiĝo okazigas la fruatempan remigradon de la birdoj. La fruatempa elmigrado ne estas danĝera por la birdo, sed la antaŭtempa remigrado ofte kostas la vivon de la birdo. Kelkaj birdoj, ekzemple la cikonioj, agloj, ardeoj ktp. bonege sentas la temperaturajn diferencojn de la diversaj tavoloj de aero, kaj ili sukcese uzas ilin por leviĝi en la alton sen perdo de sia energio, ili velas. La restantaj (ne migraj) birdoj adaptiĝis al la sezonaj temperaturaj sanĝadoj, ili ŝanĝas sian plumaron laŭsezone.
 
La flarado kaj gustumado de la birdoj ĝenerale ne rolas en la orientiĝo. Nur malmulte da birdspecioj sentas la odoron. En la birdoj unuarangan rolon havas la sento de la geomagnetismo. La griza turdo (''Turdus pilaris'') ekz. unufoje fruaprintempe kiel klopodis ellasi sian keston, kie dum la tuta vintro ĝi estis flegata pro la rompita flugilo. La vintre trankvila birdo, printempe perdis sian trankvilecon kaj dum kelkaj tagoj seninterrompe batis sin al la norda flanko de sia kesto, al kiu direkto ĝi estis pelata de sia instinkto. Eĉ en la plene mallumigita ĉambro kaj kesto ĝi elektris la ĝustan nordan [[direkto]]n. Eksperimentoj de Wiltschko kaj aliaj montras, ke la [[ruĝgorĝulo]]j, vivantaj en mallibero, klopodas forlasi siajn kestojn printempe norden kaj aŭtune suden.