Dinastio Zhou: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-ankaǔ +ankaŭ)
Linio 14:
En la regperiodo de la Militantaj Regnoj multe ŝanĝiĝis la situacio: Multaj malgrandaj princlandoj estis aneksitaj kaj restis nur sep ĉefaj regnoj [[Qin]], [[Chu]], [[Yan]], [[Han]], [[Zhao]], [[Wei]] kaj [[Qi]]. Tiutempe ĉiuj restantaj regnoj konkure praktikis konstitucian reformadon, kaj la reformado de [[Shang Yang]] de la [[dinastio Qin]] estis plej ĝisfunda kaj influodona.
 
Dum la periodo de la Militantaj Regnoj, kvankam sinsekve okazis ekspedicio kaj milito, tamen tio neniom malhelpis disvolvon de la tiama kulturo. Emerĝis en la socio nova intelektula tavolo, kiu rigardis posedon de scienca kaj kultura scioj kiel simbolon de sia statuso. La vigla agado de intelektuloj akcelis prosperiĝon de scienco kaj kulturo kaj pro tio la ideologio kaj kulturo de antikva Ĉinio atingis la unuan altpinton en la ĉina historio, interalie, la teorioj de [[Konfuceismo]], kun [[Konfuceo]] kaj [[Mengzi]], kiel la ĉefaj reprezentantoj; tiu de [[taoismo]] kun [[Lao Zi]] , [[Zhuangzi]], kaj [[Liezi]], kiel la ĉefaj reprezentantoj; tiu de [[Legalizista Skolo]] kun [[Han Fei]], kiel la ĉefa reprezentanto kaj tiu de [[Moziismo]] kun [[Mozio]], kiel la ĉefa reprezentanto, estis adorataj de posteuloj. Akcelate de tiuj nove emerĝintaj skoloj, aperis en la ideologia rondo de la Militantaj Regnoj nova fenomeno de “disflorado de cent floroj kaj konkurado de cent skoloj”. Tiuj teorioj havas ne nur certan akcelan rolon al la tiamaj politiko kaj ekonomio, sed ankaǔankaŭ profundan signifon al la nuntempo kaj fariĝis neforviŝebla ĉapitro en la ideologia historio de [[Ĉinio]].
 
En [[-230|230]] antaǔ la Kristo, reĝo [[Ying Zheng]] de la [[dinastio Qin]] komencis unuigon de la tuta lando. En tempodaǔro de 9 jaroj, li sinsekve eliminis ses regnojn kaj fine unuigis Ĉinion en [[-221|221]] antaǔ la Kristo. Ĝis tiam finiĝis en Ĉinio la dissplitiga situacio, daǔrinta preskaǔ 600 jarojn.