Julius Zeyer: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-anakŭ +ankaŭ)
Linio 8:
 
== Junaĝo ==
Julius Zeyer estis filo de Jan Zeyer kaj lia edzino Eleonora. La patro devenis de malnova franca nobela familio en [[Strasburgo]] kaj la patrino el juda familio, kiu jam antaŭ longe aliĝis al la katolikismo. Jan Zeyer estis grandkomercisto per ligno, sed post lia frua morto la entreprenon gvidis Eleonora kaj sian filon Julius ŝi zorge preparis por transpreni la familian firmaon. En [[Vieno]] li ellernis metion de ĉarpentisto, poste li studis komercan realgimnazion, provis teknikan lernejon, sed prefere restis en la firmao por helpi al la patrino. Dudekjara li foriris akiri spertojn de ĉarpentisto unue al Vieno, poste li travojaĝis [[Germanio]]n, [[Svislando]]n kaj [[Francio]]n. Kiam li revenis, la patrino Eleonora decidis subteni la amatan filon en lia literatura kariero, pri kiu li sopiris. Li ne bezonis timi financajn problemojn, eĉ se literaturo ne vivtenus lin. Kvankam li ne abiturientiĝis, li aliĝis al universitataj lecionoj pri [[filozofio]], [[estetiko]], [[etiko]], [[logiko]] kaj [[historio de filozofio]], kiujn li vizitadis neregule. Intense li lernis fremdajn lingvojn ([[angla]], [[franca]], [[itala]], [[hispana]], [[rusa]], [[pola]], onidire anakŭankaŭ fundamentojn de [[sanskrito]] kaj de la [[kopta lingvo|kopta]]).
 
== Verkaro ==