Bruno de Kolonjo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- kontrau + kontraŭ )
Linio 5:
'''Bruno de Kolonjo''' naskiĝis inter 1027 kaj 1030 kaj mortis la 6an de Oktobro 1101. Li estas [[sanktuloj|sanktulo]] kaj fondinto de la [[Kartuzianoj]].
 
Bruno studis ĉe la katedralaj lernejoj en Kolonjo kaj Reims filozofion kaj teologion. 1056 li fariĝis estro de la katedrala lernejo de Reims. Kiel juna kaj bone edukita homo de sia tempo, li ne evitis la konfliktojn de sia tempo; en la konflikto inter la eklezio kaj la sekularaj princoj pri la investituro (de la ekleziaj oficoj) li defendis la pozicion de la eklezio kontraukontraŭ la sekularaj ŝtatestroj. Kiam la sekularema Manasses la Unua de Gourney fariĝis ĉefepiskopo de Reims, Bruno devis fuĝi kaj forlasi Reims'on. Post la eloficigo de Manasses la Unua en la jaro 1080 Bruno ne reiris al Reims, sed aliĝis al la benedikta monaĥejo Molesme.
 
1084 la abato permesis al li, krei ermitejon en la proksima dezerto de Sêche-Fontaine. Baldaŭ aliĝis al Bruno pliaj ermitoj, kaj la tereno en Sêche-Fontaine fariĝis tro malgranda. Tial episkopo Hugo de Grenoblo donis al ili terenon en la valo La Chartreuse en la francaj [[alpoj]], kie Bruno kreis kune kun ses kunuloj pli grandan ermitejon, la Grandan Kartuzion.