Antakya: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-ĉi-tie +ĉi tie)
Linio 5:
Antakya dum la antikva epoko de la imperioj de grekoj kaj romianoj nomiĝis [[Antioĥio]] kaj estis unu el la plej signifaj metropoloj. Inter alie, ĝi iĝis la urbo de unu el la plej fruaj kaŝaj kristanaj komunumoj, kaj menciiĝas multloke de la [[Nova Testamento]]. Ankaŭ post la disfalo de la [[Romia Imperio]], la urbo restis unu el la kvin plej gravaj urboj de la [[Bizanca Imperio]]. Dum la 6-a jarcento, ĝi tre suferis je granda tertremo kaj estis komplete detruita kadre de islama konkero, kaj ekde tiam ne reatingis sian antaŭan signifon. Jen nur plej koncizaj faktoj: pli detale la antikva kaj mezepoka historio de la urbo legeblas en la artikolo pri [[Antioĥio]].
 
Ekde la jaro [[1517]] la urbo estis parto de la [[Osmana Imperio]]. Post kiam la imperio disdividiĝis post la [[Unua Mondmilito]], la armeo de [[Francio]] okupis Antakya kaj la najbaran, intertempe pli grandan, urbon [[İskenderun]]. Dum la jaro [[1923]], la franca armeo ricevis oficialan peton garantii la sekureon de [[Sirio]] kaj la du urboj. Kvankam la tuta regiono administriĝis en [[Damasko]], Antakya konsideriĝis aŭtonoma teritorio. Samkiel en aliaj regionoj de la nuna ŝtato Turkio, ankaŭ ĉi- tie populariĝis la turka politikisto [[Mustafa Kemal Atatürk]]. Laŭdire estis li, kiu donis al la regiono la nomon [[Hatay]], laŭ antikva [[hititoj|hitita]] princejo.
 
Dum la jaro [[1938]] elvokiĝis turka "Respubliko Hatay" kun ĉefurbo Antakya. Post pridisputata referendumo de la jaro [[1939]] la respubliko aliĝis al Turkio. Francio toleris tion, pro la espero per tio gajni la simpation de la turkiaj regantoj kaj eviti plian alianciĝon de Turkio kun la nazia [[Germana Regno]]. Daŭre Antakya estas la formala ĉefurbo de la provinco [[Hatay]], kvankam la ekonomie pli grava urbo estas [[İskenderun]].
Linio 20:
 
[[Dosiero:Ortelius Daphne Antioch.jpg|thumb|<center>pentraĵo de ''Abraham Ortelius'': ''Daphne'' dum la 17-a jarcento]]
Meze de multnombraj fontoj, kiuj provizas la trinkeblan akvon de la urbo, kaj ombrigite de tre grandaj [[laŭro]]arboj, en distanco de 5 kilometroj de Antakya situas la antaŭurbo Daphne (nuntempe turke ''Harbiye''). La loko dum la romia epoko estis vilaa antaŭurbo kaj ricevis sian nomon laŭ la mitologia [[nimfo]] ''Daphne'', kiu laŭ la legendo ĉi- tie volis kaŝiĝi de la dio [[Apolono]] kaj tial transformiĝis al laŭroarbo. Pro tio ĉi- tie en de malproksime videbla laŭra arbareto oni aparte kulte honorigis la nimfojn. Laŭdire la egipta imperiestrino [[Kleopatro]] edziniĝis ĉi- tie.
 
En la montaro super Antakya troviĝas monumenta roka bildo kun la nomo ''Chairon'', kiu celis protekti la enloĝantojn kontraŭ malfeliĉo. Laŭ kronikoj ĝi ekestis sub la [[seleŭkidoj|seleŭkida]] reĝo [[Antioĥo la 4-a Epifano]].