Vichy: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e ŭ → ux, anstataŭigis: thumb| → eta| (2), |left| → |maldekstre|
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-ĉi-tie +ĉi tie)
Linio 139:
 
[[Dosiero:Vichy-palaisdessources.jpg|eta|maldekstre|<center>la "fonta palaco" (''Palais de Source'') kun kuraca akvofonto, de kiu oni trinku]]
Tamen vere famaj la kuracaj varmaj akvofontoj de Vichy iĝas fine de la 17-a jarcento, kiam en [[1676]] kaj [[1677]] la nobelino ''Marquise de Sevign&#xE9;'' venas ĉi- tien por kuraci la [[reŭmatismo]]n de siaj manoj, kio evidente sukcesis: Ŝi parolas malvarbe pri la gusto de la akvo, sed tre laŭdas ties sanigan efikon. Du filinoj de la franca reĝo [[Ludoviko la 15-a]] venas ĉi- tien kuracocele, kaj la sekva reĝo, [[Ludoviko la 16-a]], dum [[1787]] konstruigas novajn banejajn konstruaĵojn. La patrino de [[Napoléon Bonaparte|Napoleono]] kuracocele venas ĉi- tien dum [[1799]] kaj interalie pro ŝia influo en la jaro [[1812]] malfermiĝas granda baneja parko (''Parc des Sources''). Dum [[1830]] baneja palaco inaŭguriĝas. La reĝo [[Napoleono la 3-a (Francio)|Napoleono la 3-a]] de Francio en pluraj someroj oficiale rezidas en la urbo. Dum tiu tempo la loko iĝas moda banejourbo de la eŭropa nobelaro. Konstruiĝas parkoj laŭ anglaj modeloj kaj larĝaj [[bulvardo]]j, pompaj vilaoj kaj hoteloj. En [[1865]] konstruiĝas [[kazino]].
 
[[Dosiero:Vichy - Eglise Saint Louis.jpg|eta|Kirko ''Eglise Saint Louis'' en Vichy]]
Linio 145:
Inter la jaroj [[1899]] kaj [[1903]] konstruiĝas granda "baneja centro" (''Centre Thermal des Domes'') kun trinkhalo, 700 metrojn longa promeneja halo kaj banejo en orientala stilo. Dum [[1903]] inaŭguriĝas [[operejo]]. Dum la jaro [[1900]] 40.000 banejaj gastoj venas al Vichy, dum [[1913]], tuj antaŭ la [[Unua Mondmilito]], temas pri preskaŭ 100.000. Dum la [[1930-aj jaroj|30-aj jaroj]] de la 20-a jarcento la loko havas plian florantan epokon.
 
Ekde julio [[1940]] la urbo dum la [[Dua Mondmilito]] sub gvido de la politikisto ''[[Henri Philippe P&#xE9;tain]]'' iĝas sidejo de la franca [[reĝimo de Vichy]]. Ĉar la urbeto disponis pri pli ol 300 hoteloj kaj tial povis gastigi la multajn politikistojn, sekretariojn kaj oficirojn. La reĝimo de ĉi- tie administris la sudajn partojn de Francio, ne rekte okupitajn de la armeo de [[Nazia Germanio]]. Unue granda parto de la francoj salutis la reĝimon, kiu ŝajnis preferinda al la alternativo, ke la tuta Francio estu sub rekta regado de armeestroj de nazia Germanio. Ĝis la jaro [[1944]] tamen tre malaltiĝis la subteno. Kiam la Aliancanoj devigis la armeon de Nazia Germanio al retiriĝo el Francio kaj instalis provizoran registaron sub generalo [[Charles de Gaulle]] la 25-an de aŭgusto [[1944]], finiĝis la kvarjara epoko de la [[reĝimo de Vichy]].
 
Post la milito en la urbo rekomenciĝas la baneja aktivado, kaj denove ĝi akiras la titolon ''Reine des villes d'eaŭ'' (reĝino de la banejourboj). Tamen dum la [[1970-aj jaroj|70-aj jaroj]] de la 20-a jarcento aliaj urboj iĝas "modaj" banejourboj, kaj la klasikaj banejaj gastoj malmultiĝas. La urbo iĝas centro de sporto, la rivero bariĝas al artefarita lago ''Lac d'Allier'', por oferti eblecojn pri sporta [[velado]] kaj [[breta velado]], kaj inter la jaroj [[1963]] kaj [[1968]] ekestas la ''Parc Omnisports'', tereno por laŭdifine "ĉiuj" sportaj disciplinoj. Ekde la jaro [[1989]] la urbestro de Vichy estas ''Claude Malhuret'': li antaŭe estis ministro de Francio pri [[homaj rajtoj]], kaj – kune kun ''Bernard Kouchner'' – estis la fondinto de la internacia organizo [[kuracistoj sen limoj]].