Unua Ĝeneva Konvencio: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'Dosiero:signing of the first geneva convention.jpg|thumb|390px|Subskribo de la Unua Ĝeneva Konvencio fare de reprezentantoj de kelkaj el la ĉefaj potencoj de Eŭropo en 1864....'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 00:33, 25 nov. 2018

La Unua Ĝeneva KonvencioUnua Ĝeneva Interkonsento, nome "por mildigi la situacion de la vunditoj de militantaj armeoj", estas unu el kvar internaciaj traktatoj de la Konvencioj de Ĝenevo. Ĝi difinas "la bazon sur kiu kuŝas la normoj de la internacia juro por la protekto de la viktimoj dum la armitaj konfliktoj".[1] Ĝi estis adoptita por la unua foje en 1864, sed ĝi estis substance ĝisdatigita en 1906, 1929 kaj 1949. Ĝi estas interplektita kun la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco, kiu estas samtempe la instiginto kaj de la kreado kaj de la plenumigo de la artikoloj de tiuj konvencioj.

Subskribo de la Unua Ĝeneva Konvencio fare de reprezentantoj de kelkaj el la ĉefaj potencoj de Eŭropo en 1864.

La 22an de aŭgusto 1864, kelkaj reprezentantoj de kelkaj el la ĉefaj potencoj de Eŭropo kunsidis en Ĝenevo, Svisio, kie oni subskribis la traktaton de la Unua Ĝeneva Konvencio:

  1. Grandduklando Badeno (nuntempe Germanio)
  2. Reĝlando Belgio
  3. Danio
  4. Franca Imperio
  5. Hesio-Darmstadt (nuntempe Germanio)
  6. Reĝlando Italio
  7. Reĝlando Nederlando
  8. Reĝlando Portugalio
  9. Reĝlando Prusio (nuntempe Germanio)
  10. Reĝlando Hispanio
  11. Svisio
  12. Vurtembergo (nuntempe Germanio)

Norvegio kaj Svedio subskribis poste, nome en la monato decembro.

Bibliografio

  • Chandler P. Anderson, "International Red Cross Organization," The American Journal of International Law, 1920
  • Richard Baxter, "Human Rights in War," Bulleting of the American Academy of Arts and Sciences, 1977
  • George B. Davis, "The Geneva Convention," The American Journal of International Law, 1907
  • Jean S. Pictet, "The New Geneva Conventions for the Protection of War Victims," The American Journal of International Law, 1951
  1. Pictet, Jean S. (1951), «The New Geneva Conventions for the Protection of War Victims», The American Journal of International Law 45 (3): 462-475