Bob Crosby: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Bot: transigo de datumoj de Ŝablono:Vivtempo al Vikidatumoj
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- ankau + ankaŭ )
Linio 4:
 
== Vivo kaj verkado ==
Bob Crosby forlasis antaŭtempe la universitaton, por sin direkti – laŭ la ekzemplo de sia frato – al kariero kiel kantisto. Ekde 1932 Bob kantis en la orkestro de Anson Weeks; poste en 1934 en la orkestro de la fratoj Dorsey, kiam saksofonisto Gil Rodin invitis lin, doni al ĉi tiu orkestro fondita en 1934 (el eksaj membroj de la orkestro de Ben Pollack) lian nomon: la ''Bob Crosby Orchestra'', kun sia bandeto, la ''BobCats'', estis unu el la plej bonaj [[diksilando]]-bandoj tiutempaj. Fakte ĝin estris Gil Rodin. Crosby mem estis la frontulo kaj kantisto, tenante la kontakton al publiko. Famaj solistoj de la bando estis trumpetisto Yank Lawson, klarnetisto [[Matty Matlock]] (al kiu postsekvis [[Irving Fazola]]) kaj saksofonisto [[Eddie Miller]]. Kiel unu el la gravaj muzikistoj de la ensemblo validis frapinstrumentisto [[Ray Bauduc]]; kiel aranĝisto kaj komponisto verkis ĝia kontrabasisto [[Bob Haggart]],<ref>Laŭ informo de Leo Watson ankaŭ Ray Conniff kaj Henry Mancini aranĝis por la orkestro de Crosby.</ref> ambaŭ ankauankaŭ respondecis pri la plej granda furoraĵo de la orkestro, „Big Noise from Winnetka“. Krom Crosby la orkestro ĉiam ankaŭ havis virinajn kantistojn, ekzemple Kay Weber, [[Doris Day]], Kay Starr kaj Anita O'Day.
 
Al ilia granda sukceso ankaŭ konribuis kelkaj filmaj prezentadoj; Ili kunverkis la produktaĵojn ''Reveille with Beverly'' de ''Columbia'' kaj ''Holiday Inn'' de [[Paramount Pictures]]. Iliaj surdiskigoj okazis ekde 1935 ĝis 1942 por [[Decca Records]]. Aliaj muzikistoj, kiuj tiuepoke muzikis kun la orkestro, estis Billy Butterfield, Hank D'Amico, Nappy Lamare, Joe Sullivan, Bob Zurke, Jess Stacy kaj Muggsy Spanier. Per numeroj kiel „South Rampart Street Parade“ kaj „What's New?“, ambaŭ de Haggart , ili kontribuis al la tiama revivigo de [[novorleana ĵazo]].