Kartuzianoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- ankau + ankaŭ )
Linio 40:
 
==Kartuzianinoj==
Ekde 1145 ekzistas ankauankaŭ Kartuzianinoj. Komence ilia vivomaniero ankoraŭ diferencis de tiu de la viraj monaĥoj. Soleco kaj fastado ne estis tiel severaj kiel ĉe la viroj. La monaĥinoj ankaŭ ne vivis en propraj dometoj, sed en disigitaj ĉambroj. Ili manĝis ĉiun tagon komune, kaj komuna refreŝigo okazis ne nur unu fojon en la semajno, sed ĉiun tagon. Sed kreskis ĉe la kartuzianinoj la deziro, vivi la kartuzian idealon pli autentike. Tial fondiĝis en la 1970-aj jaroj du virinaj konventoj, kiuj intencis vivi plejeble kiel la viraj monaĥoj. 1971 la monaĥinoj ekloĝis en kartuzio Beauregard (ĉe Voiron, proksime de la Granda Kartuzio). 1977 venis kartuzianinoj en la kartuzion Vedana en Italio, en kiu antaŭe loĝis viraj kartuzianoj, sed ili devis forlasi ĝin pro manko de novaj monaĥoj. 1978 la intertempe kreskinta komuno de Beauregard transloĝiĝis en la nove konstruitan kartuzion Reillane en Haute-Provance. Hodiaŭ la ordeno havas kvin virinajn konventojn, el ili po du en Francio kaj Italio kaj unu en Hispanio. Ankaŭ en Suda Koreo, kie monaĥoj komencis en 2004 kartuzion, oni planas virinan konventon.
 
Ankaŭ ĉe la monaĥinoj ekzistas tri specoj: Ĥoraj monaĥinoj, Konversfratulinoj kaj Donacitinoj. La taskodisdivido principe egalas al tiu ĉe la viraj monaĥoj. Post peto la monaĥinoj ricevas la virgulinan konsekradon. La instruado de la ĥoraj monaĥinoj finas per la diakonina konsekrado. Ili ricevas la stolon de la episkopo kaj rajtas en meso kaj matutino legi la evangelion. Tio estas apartaĵo en la propra juro de la kartuzianoj. La diakona konsekrado de virinoj estis forigita en la [[Koncilio de Niceo]]. Kiel manlaboron la monaĥinoj en siaj ĉeloj faras ĉefe kudradon kaj paramentan brodadon. La monaĥinejoj estas estrataj de priorino. La vesto estas kiel tiu de la viraj monaĥoj naturkolora. Super ĝi la monaĥinoj portas nigran vualon. En la kartuzianinaj monaĥejoj loĝas en propra konstruo iom flanke ankauankaŭ tri viraj kartuzianoj, du patroj kaj unu frato. La patroj, kiuj havas en la virina konvento la pozicion de vikario kaj koadjutoro, estas respondecaj por animzorgado kaj dono de la sakramentoj en la monaĥinejo. La frato helpas al la konversfratulinoj ĉe la laboroj.
 
En la konstruado de la kartuzio Reillane oni realigis la novan penson, konstrui ankaŭ por la fratoj kaj la konversfratinoj proprajn dometojn kun ĝardeno, kiuj subtenas la solecon pli bone ol simplaj ĉambroj.