Mary Lou Williams: Malsamoj inter versioj

e
Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- ankau + ankaŭ )
e (Bot: transigo de datumoj de Ŝablono:Vivtempo al Vikidatumoj)
e (Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- ankau + ankaŭ ))
== Kariero ==
=== Infaneco kaj frua junaĝo ===
Mary Lou Williams alkreskis en East Liberty – antaŭurbeto de [[Pittsburgh]] – kiel unu el dek unu gefratoj. Ŝia en la komenco sole edukanta patrino laboris kiel purigistino, kantis en sia libertempo [[nigrula preĝokanto|nigrulajn preĝokantojn]] kaj ludis [[ragtimo]]n sur piano kaj orgeno. Mary Lou Williams instruis al si [[memlernanto|mem]] en la aĝo de tri ĝis kvar jaroj la pianludon, imitludante tion, kion ŝi ĵus estis aŭdinta de sia patrino. Pli malfrue ŝi sin ekzercis helpe de la rulaĵoj de [[gurdopiano]] apartenantaj al sia onklo, de kiuj ŝi aŭdis kaj imitludis la [[pianorulaĵo|interpretaĵojn]] de [[Jelly Roll Morton]] kaj [[James P. Johnson]]. Kiel dekunujarulo ŝi vizitis koncertojn kaj konatiĝis tiel kun la aranĝaĵoj de [[Don Redman]] kaj de pianisto [[Earl Hines]].<ref>Linda Dahl, ''Morning Glory''. p. 26, 34.</ref> Sen scio de sia familio ŝi prezentis en la aĝo de ses jaroj en la najbareco kiel pianisto, baldaŭ ankaŭ akompanis [[silentfilmo]]jn kaj malmulte poste ŝi ludis kiel „[[mirinfano]]“ pianon sur festoj de la supra klaso, ekzemple ĉe [[Andrew W. Mellon|Mellons]]. Ŝi ne nur ludis ragtimon, sed ankauankaŭ [[klasika muziko|klasikmuzikaĵojn]], [[popularmuziko|popularajn melodiojn]] kaj [[eklezia kanto|ekleziajn kantojn]].<ref>Je tio ŝi gajnis pli ol la tagan salajron de laboristo. Komparu Dahl, p. 22 sekvaj.</ref>
 
Ekde 1924 ŝi vizitis ''Gimnazion Westinghouse'', kiun ŝi forlasis en la aĝo de dek kvin jaroj, ĉar viroj el la najbareco insidis ŝin kaj ŝi timis seksajn misuzojn. Sian unuan dungitecon ŝi havis ĉe [[vodevilo]]-ensemblo de [[Theater Owners Booking Association|TOBA]], kie ŝi prezentis la kutimajn spektaklajn intermetaĵojn tiuĝenrajn, ludante ekzemple pianon per-pugne aŭ irante ĉirkaŭ la piano dum la ludado.<ref>Komparu Dahl, p. 37 sekvantaj.</ref>
=== Ree sur la scenejo: La jaroj 1970 ĝis 1979 ===
 
Ekde 1970 Williams muzikis regule en la novjorka ''Cookery''; aldoniĝis gastkoncertoj en ĵazklubejoj (ekzemple en Londono), lernejaj kursoj kaj festivaloj. Dum la [[Monterey Jazz Festival]] en 1971 ŝi estis honorata kun [[Jay McShann]] kiel „remalkovrito de la jaro“ per aplaŭdego.<ref>Dahl, p. 318</ref> Ŝi ankauankaŭ prezentis en radio kaj televido (i.a. 1973 en ''[[Sezamostrato]]'' kaj en ''[[Jazzmobile]] Workshop'' de [[Billy Taylor]]); krom tio ŝi plue prezentis sian meson. Alie ol en la lastaj jaroj nun regule la establiĝintaj diskeldonejoj denove publikigis ŝiajn novajn sonregistraĵojn. La koncertalbumo ''Giants'' (1971), sur kiu ŝi estis aŭdebla kun Dizzy Gillespie, [[Bobby Hackett]], [[George Duvivier]] kaj [[Grady Tate]], estis nomumata por [[Grammy]], kaj recenzisto [[Dan Morgenstern]] omaĝis ĝin kiel „unu el la vere plej grandiozaj albumoj de la ĵazhistorio“.<ref>Komparu Dahl, p. 316.</ref>
 
Malgraŭ sia kritiko kontraŭ [[libera ĵazo]], ke ĝi perdis la kontakton kun la ĵaztradicio, muzike ŝi plu restis akceptema kaj ludis en 1977 koncerton kun [[Cecil Taylor]] en Carnegie Hall, anoncita kiel ''Embraced'' [brakumita], kiu montriĝis kiel „furioza kontakto kun la nova pioniraro“ kaj aperis kiel albumo ĉe [[Pablo Records]].<ref>Cook/Morton, artikolo pri Mary Lou Williams, komparu Dahl, p. 330 sekvaj.</ref> Laŭ ''Reclams Jazzlexikon'' la koncerto „muzike fiaskis“.<ref name="KAMP" /> Krom tio en 1978 ŝi prezentis en la [[Blanka Domo (Vaŝingtono)|Blanka Domo]] antaŭ prezidanto [[Jimmy Carter|Carter]]. En la sama jaro ŝi gastis je pluraj festivaloj en Eŭropo, ekzemple je la [[North Sea Jazz Festival]] kaj per ''Solo Recital'' (jen la samnoma albumo) je la [[Ĵazfestivalo je Montreux]], krome kiel unua gasto en la radioelsendo ''Piano Jazz'' de [[Marian McPartland]].