Ŝen Kuo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Informkesto homo}}
'''Ŝen Kuo''' (en [[ĉina]]: 沈括, en pinĝino: Shěn Kuò) (1031-1095) estis ĉina [[multfakulo]] kiu estis fzikisto, geologo, astronomo, agronomo, [[ambasadoro]], [[generalo]], [[matematikisto]], kartografo, hidraŭlika [[inĝeniero]], meteologo, botanikisto, zoologo, farmakologo, aŭtoro, kaj burokrato de la registaro de la [[Dinastio Song]] (960-1279) en [[Ĉinio]]. Ŝen Kuo loĝis en Kiantango, aktuale [[Hangĝoŭo]]. En 1063, estante 35-jaraĝa, Ŝen Kuo trapasis sukcese la imperian ekzamenon por eniri en la servon de la registaro. Li iris kiel ambasadoro al la [[Tanguta Imperio]] kaj estis ankaŭ en la militoj kontraŭ ili. Li estis la ĉefa administranto de la oficejo de astronomio kaj [[kanceliero]] de la akademio de Han-lin. Li estis ankaŭ politika aliancano kaj konfidenculo de la kanceliero [[Vang Anŝi]] kaj de la imperiestro Ŝenzong (神宗 Shénzōng; 1067-1085).
 
Ŝen Kuo estis la unua kiu priskribis la magnetan [[kompaso]]n en sia libro [[Mengksi Bitan]]. Tio okazis unu jarcenton antaŭ Alexander Neckham priskribis ĝin en Eŭropo. Li faris ankaŭ teorion geologian pri la [[geomorfologio]] observante la kuŝejojn de [[ŝlimo]], la [[fosilio]]jn el [[maro]]j kiuj troviĝas sur montoj, kaj la subterajn ŝtoniĝintaj fosiliojn el [[bambuo]] trovitaj en regiono kie ne kreskas bambuo. Li priskribis ankaŭ la moveblan tipon de presado el [[argilo]], inventita de la metiisto Bi Ŝeng en la jaroj 1041 kaj 1048. Li plibonigis la inventojn de la armela globuso, de la gnomono, kaj de la [[klepsidro]]. Li malkovris la koncepton astronomian de la vera nordo, kaj asertis, ke la [[Suno]] kaj la [[Luno]] estas sferaj, kaj tute ne ebenaj, uzante la observadon de la suna kaj [[luna eklipso]]j. Li faris du atlasojn, kaj kreis geografian tridimensian mapon. Li estis ankaŭ la unua en Ĉinio kiu priskribis la [[seka digo|sekan digon]] por la riparado de ŝipoj. Li reformis la [[ĉina kalendaro|ĉinan kalendaron]] baze sur observoj astronomiaj precizaj kiujn li faris dum monatoj.
{{redaktata}}