Hispana lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Instituto Cervantes + ref 1
Linio 23:
La hispana lingvo estas oficiala en Hispanio, [[Hispanameriko]] ([[Argentino]], [[Bolivio]], [[Ĉilio]], [[Domingo]], [[Ekvadoro]], [[Salvadoro]], [[Gvatemalo]], [[Honduro]], [[Kolombio]], [[Kostariko]], [[Kubo]], [[Meksiko]], [[Nikaragvo]], [[Panamo]], [[Paragvajo]], [[Peruo]], [[Puerto-Riko]], [[Urugvajo]] kaj [[Venezuelo]]) kaj [[Ekvatora Gvineo]]. Krome, ĝi estas ankaŭ ofte parolata en [[Okcidenta Saharo]], norda [[Maroko]], [[Andoro]], [[Ĝibraltaro]], [[Trinidado kaj Tobago]], [[Kanado]], [[Germanio]], [[Francio]] kaj [[Svislando]]. Laŭ la oficiala [[Usono|usona]] [[censo]] de [[2000]], 28,1 milionoj da usonanoj parolis la hispanan hejme. En la urbo de [[Hialeah (Florido)|Hialeah]] ([[Florido]]), ekz., 92 procentoj de la loĝantaro parolas la hispanan hejme. La hispana estis iam vaste parolata en [[Filipinoj]], sed nun de nur 0,01% de la loĝantaro. La hispana estas
unu el la ses oficialaj lingvoj de [[UNO]] (kun la ĉina, angla, rusa, araba
kaj la franca), kaj ankaŭ oficiala lingvo de la [[Eŭropa Unio]] kaj la [[Afrika Unio]]. Ĝi estas unu el la fontoj de [[Interlingvao]]. Ĝi tamen apenaŭ influis [[Esperanto]]n rekte. Laŭ nombro de denaskaj parolantoj, ĝi estas la plej vaste parolata latinida lingvo, sed laŭ internacieco kaj nombro de dualingvanoj, la franca pli furoras: la franca estas regata kaj studata tra la mondo, sed la hispana, ekster [[Ameriko]], malpli ofte.
 
La hispana plej similas al la [[Portugala lingvo|portugala]] kaj la [[Kataluna lingvo|kataluna]]: dum la portugala estas la latinida lingvo de okcidenta [[Iberio]], kaj la kataluna tiu de orienta Iberio, la hispana estas tiu de la mezo, precipe de [[Madrido]].
 
[[Akademio]] nomata ''[[Real Academia Española]]'' (Reĝa Akademio Hispana) registras kaj gvidetas la evoluon de la lingvo, celante la interkomprenon de hispanparolantoj tutmonde.
 
''[[Instituto Cervantes]]'' estas komisiita de hispana registaro instrui la lingvon tutmonde.
 
[[Papiamento]] kaj la [[ĉabakana lingvo|ĉabakana]] estas [[Kreola lingvo|kreolaj lingvoj]] kun hispana influo.
 
En la [[Kanariaj insuloj|kanaria]] insulo ''[[La Gomera]]'', oni konservas [[fajflingvo|fajfan variaĵon]] de la loka hispana, nomatan ''[[silbo]]''.
 
== Instituto Cervantes ==
''[[Instituto Cervantes]]'' estas komisiita de hispana registaro instrui la lingvon tutmonde. La raporto "El español, una lengua viva"  - la hispana lingvo, vivanta lingvo (2015) de la Instituto Cervantes estimas ke estas 559 milionoj da hispanparolantoj tutmonde. Inter la fontoj cititaj en la raporto estas la Usona Censa Oficejo, kiu taksas, ke Usono havos 138 milionojn da hispanparolantoj antaŭ 2050, farante ĝin la plej granda hispanlingva nacio surtere, kun la hispana kiel gepatra lingvo de preskaŭ triono de ĝiaj civitanoj<ref>(angla) Stephen Burgen, ''[https://www.theguardian.com/us-news/2015/jun/29/us-second-biggest-spanish-speaking-country US now has more Spanish speakers than Spain – only Mexico has more]'' (Usono nun havas pli da hispanparolantoj ol Hispanio - nur Meksiko havas pli), US News, 29 June 2015.</ref>.
 
== Historio ==