Hispanio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-http://eo.wikipedia.org +https://eo.wikipedia.org)
Linio 177:
Fine de la 20-a jarcento Hispanio ricevis grandan nombron da [[enmigrado en Hispanio|enmigrintoj]] el latinamerikaj landoj kiel [[Ekvadoro]], [[Kolombio]], [[Argentino]], [[Bolivio]], [[Peruo]] aŭ [[Domingo]], kaj el diversaj regionoj de [[Afriko]], [[Azio]] kaj [[Eŭropo]]. La forta ekonomika ekspansiiga kreskado en Hispanio ekde 1993 bezonis multnombrajn laboristojn por tiu celo. Laŭ anonco de la direktoro de la Banko de Hispanio en [[februaro]] [[2007]], Hispanio eble estas la sepa plej granda ekonomio en la mondo<ref>http://www.elblogsalmon.com/entorno/espana-ya-no-es-la-octava-economia-del-mundo</ref>.
La [[Partido Socialista Obrero Español|Hispana Laborista Socialisma Partio]] venkis en la balotado de [[2004]], kaj per ĝi [[José Luis Rodríguez Zapatero]]<ref>httphttps://eo.wikipedia.org/wiki/Jos%C3%A9_Luis_Rodr%C3%ADguez_Zapatero</ref> fariĝis la kvina prezidanto de la demokratia Hispanio.
 
Kun Zapatero kiel prezidanto de la Registaro la hispanaj trupoj kiuj ankoraŭ troviĝis en [[Irako]]<ref>http://www.lavanguardia.es/premium/publica/publica?COMPID=51262791123&ID_PAGINA=22088&ID_FORMATO=9</ref> revenis hejmen. Tio okazigis konsiderindan malvarmiĝon de la diplomatiaj rilatoj kun [[Usono]]. Oni subskribis la Eŭropan Konstitucion kaj realigiĝis referendumo pri la [[Eŭropa Konstitucio]], per kiu la hispanoj aprobis la traktaton, kiu tuteŭrope fiaskis. En tiu ĉi epoko ankaŭ estis aprobitaj [[Samseksaj edzeco kaj edzineco|samseksaj edzecoj kaj edzinecoj]]<ref>http://www.elmundo.es/elmundo/2005/06/30/espana/1120094708.html</ref>, inter aliaj sociaj reformoj promesitaj en la elektoprogramo de la socialistoj.