3-a de septembro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-manko da +manko de )
Linio 41:
** [[1943]]: [[Ordnungspolizei|Germana polico]] pafmortigis en Pikuły (proksime al [[Nisko]]) 51 personojn kaj bruligis la tutan vilaĝon; [[gestapo]] [[pendumo|pendumis]] publike en Żabnica (proksime al [[Żywiec]]) 11 personojn; pola registaro en [[ekzilo]] transdonis plie al juda partio Bund 150 mil zlotojn
** [[Italio]] kapitulacis antaŭ [[aliancanoj]] - usonaj-kanadaj taĉmentoj venis al [[Kalabrio]]
** [[1944]]: [[Ribelo de Varsovio]] (pli da eventoj): taĉmento el Grupiĝo "[[Kampinos]]" komandata de '''[[leŭtenanto]] Adolf Pilch faris nokte de la 2-a/3-a de septembro atakon al rusa [[kunlaborismo|kunlaborista]] [[Bataliono]] de Sturma [[Brigado]] [[SS (organizo)|SS]]-RONA''' rezidanta en [[vilaĝo]] Truskaw ([[Distrikto Warszawski Zachodni]]) pafmortigante 91-250 [[rusoj]]n kaj vundante 100, propraj perdoj 10 mortfalintoj kaj 10 vunditoj; de la 8.00 germanoj bombis [[Śródmieście|Mezurbon]] uzante [[Junkers Ju 87]] kaj plej pezan [[artilerio]]n - estingo de [[incendio]]j preskaŭ neebla pro manko dade [[akvo]]; germanaj fortoj post subpremo de Malnova Urbo atakis apudan kvartalon Powiśle; germana polico pafmortigis en Varsovio pli ol 110 civilulojn; [[Erich von dem Bach-Zelewski]] notis taglibre, ke ''60% de Varsovio mi jam rekonkeris, nun vico por la cetera parto en konkuro kun [[bolŝeviko]]j''; al [[Koncentrejo Ravensbrück]] alvenis transporto de 29 [[judoj|judinoj]] (civitaninoj de Pollando) de [[Częstochowa]]; nokte de la 2-a ĝis la 3-a taĉmento de [[Pola Enlanda Armeo]] akiris en [[Ĉefgubernio|Ĝenerala Gubernio]] [[arkivo]]n de [[Katin]] - kun personaj dokumentoj kaj privataj aĵoj de [[masakro de Katin|murditaj polaj oficiroj]]; la unua literatura revuo "Odrodzenie" (Renaskiĝo) aperis en parte liberigita Pollando
** [[Nov-Jorko]]: redakcio de "Tygodnik Polski" konstatis: ''de kelkaj tagoj komunikaĵoj de [[Tadeusz Komorowski|generalo Bór]] preskaŭ malaperis de la usona gazetaro'', postulante ''rompon de la silento pri la plej granda heroeco en tiu ĉi milito''; [[Anthony Eden]] notis sian interparolon kun Churchill pri sendo de depeŝo al Roosevelt por ke li komuniku al Stalin, ke la laŭvica eskorto kun armiloj kaj provizo por Rusio ne fornavigos pro rilato de la soveta registaro al la ribelo de Varsovio - kion la brita ĉefministro konsentis pridiskuti kun aliaj proponoj venontan tagon en kunsido de Milita Kabineto; en [[Italio]] "Orzeł Biały" (Blanka Aglo) en vasta artikolo antaŭvidas: ''[[Rusoj]] vere ekiros al Varsovio nur post sanga subpremo de la ribelo fare de germanoj kaj frakaso de la pola batala organizaĵo. Al tiuj ribelantoj, kiuj postvivos, oni ja minacis anticipe en [[Rusio]] per sovetaj juĝejoj''; el voĉdono de Asocio de Polaj Metiistoj kaj Laboristoj en Britio: ''Kvin semajnoj de heroaj bataloj sur barikadoj de Varsovio sen ĝusta helpo - estas la plej sanga [[tragedio]], kiun indiferente rigardas la civilizita mondo (...) Ni alvokas al vi, laboristoj de ĉiuj liberaj nacioj - movigu la [[konscienco]]n de la mondo, por ke al masakrata, sed heroa Varsovio plirapidigi helpon kaj liberigon. Laboristoj - ne prokrastu''.
** [[1945]]: [[Arkto]]: sur insulo de [[Svalbardo]] kapitulacis la lasta germana taĉmento, membroj de [[meteologio|meteologia]] [[ekspedicio]]