Jan Peter Balkenende: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Bot: transigo de datumoj de Ŝablono:Vivtempo al Vikidatumoj
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-manko da +manko de )
Linio 24:
Je la [[4-a de julio]] [[2002]] reĝino [[Beatrix]] komisiis formadon de nova [[registaro]] al Balkenende, kaj je la 22-a tiumonata li iĝis ĉefministro de registaro konsistanta el partioj CDA, dekstre-liberala [[Popola Partio por Libereco kaj Demokratio]] (VVD) kaj populista [[Listo Pim Fortuyn]] (LPF). Jam post 87 tagoj la registaro falis, pro interna malstabileco en LPF. Post fruigitaj elektoj en 2003 Balkenende formis sian duan registaron kun VVD kaj [[Democraten 66]] (socialliberaluloj).
 
Oni kritikis Balkenende-on pri manko dade gvidemo, speciale dum la falo de sia unua kabineto. Balkenende emas substreki sociajn valorojn, dum ke granda nacia debato pri nederlandaj sociaj valoroj kiun li volis iniciati ĝis nun ne vere konkretiĝis. Kontraste, la politiko de sia registaro temas pri reformo de publikaj servoj, malaltigo de krimo, malpliigo de publika elspezo, kaj severa politiko pri enmigrado. Ankaŭ sia rigida korpolingvo kaj similo al [[Harry Potter]] kaŭzis multe da, foje akra, publika primoko.
 
Balkenende estas [[kalvinismo|kalvinisto]]. Je la 17-a de novembro 2003 Balkenende edziĝis kun Bianca Hoogendijk, docento pri laborjuro ĉe la [[Erasmo Universitato Rotterdam]]. La paro loĝas ekde 1999 en [[Capelle aan den IJssel]] kaj havas filinon, Amélie.