Talibano: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Bot: anstataŭigas evitindan terminon
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-manko da +manko de )
Linio 9:
Dum sia regado, la Talibanoj devigis ĉiujn homojn sub sia kontrolo sekvi nekredeble strikta interpreto de la [[Ŝario]] (Islama leĝo), eble la plej strikta iam ajn vidata en la Islama mondo. Ili fariĝis internacie konataj pro ilia leĝoj pri virinoj. Sub la Talibanoj, virinoj estis devigataj porti [[burĥo]] publike, kaj ili ne rajtis studi aŭ labori post la aĝo de ok jaroj. Virinoj ankaŭ ne rajtis esti vizitataj de viraj kuracistoj. Homoj, kiuj ne respektis la leĝojn de la Talibanoj, riskis esti publike skurĝitaj aŭ ekzekutitaj. La Talibanoj ankaŭ malpermesis ion ajn, kion ili konsideris neislama, ekzemple tradiciajn Afganajn festojn kaj muzikon, kaj simbolojn de aliaj religioj. Unu el iliaj plej fifamaj agoj estis la detruo de du gigantaj kaj antikvaj statuoj de [[Budho]] en [[Bamijan]], en 2001.
 
Kiam la Talibanoj atingis la povon, ili estis fakte sufiĉe popularaj inter ordinaraj afganoj, kiuj esperis, ke ili reportus pacon kaj ordon post jaroj de koruptado, ĥaoso kaj senĉesa batalado inter malsamaj militistaj estroj. Kvankvam la Talibanoj regis [[Kabulo]]<nowiki/>n kaj la plejmulton de Afganio dum kvin jaroj, ilia registaro estis agnoskita nur de tri landoj en la mondo: [[Pakistano]], [[Sauda Arabio|Saud-Arabio]] kaj la [[Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj]]. Aliaj landoj rifuzis rekoni ilin pro ilia kompleta manko dade respekto por homaj rajtoj. La plejmulto de la Talibanoj venis el la rifuĝejoj por Afganoj en Pakistano, kaj ili ricevis helpon kaj trejnado de la Pakistana registaro. Ili ankaŭ estis forte subtenataj de Saud-Arabio, kaj oni supozas, ke la [[Vahabismo|vahabisma]] ideologio de la saud-araboj influis ilin. Usono almenaŭ komence simpatiis kun la Talibanoj, kaj estas debatebla, kiom longe la simpatio daŭris.
 
La Talibana registaro permesis al [[Usama bin Laden]] rifuĝi en Afganion, post kiam la Sudana registaro forpelis lin de sia lando. La terorisma organizaĵo de Bin Laden nomata [[Al-Kaida]] estis reorganizita en Afganio, kaj kreis fortan aliancon kun la Talibanoj. Unu el la filoj de Bin Laden eĉ geedziĝis kun filino de la mulao Omar. Kiam Al-Kaida organizis la atencojn kontraŭ la ĝemelaj turoj en la [[11-a de septembro 2001]], Usono organizis invadon kontraŭ Afganio kaj venkis la Talibanojn kun la helpo de la Norda Alianco.