Marilyn Monroe: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Bot: anstataŭigas ŝablonon per nova ŝablono
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-mankon da +mankon de )
Linio 154:
Post revenado por labori, Monroe filmis scenon en kiu ŝi naĝis nuda en naĝejo.<ref>Spoto 2001, p. 523.</ref> Por generi antaŭreklamadon, la gazetaro estis invitita por preni fotojn de la sceno, kiuj poste estis publikigitaj en ''[[Life]]''; tio estis la unua fojo ke grava stelulino prezentiĝis nuda ĉe la pintalteco de sia kariero.<ref>Churchwell 2004, p. 74.</ref> Kiam ŝi denove estis forestanta de la filmejo dum pluraj tagoj, la studio maldungis ŝin la 7-an de junio kaj jurpersekutis ŝin pro neglekto, kaj postulis 750,000 usonajn dolarojn kiel kompenso.<ref name="Churchwell 2004, p. 75">Churchwell 2004, p. 75.</ref> Ŝi estis anstataŭigita per [[Lee Remick]], sed poste Martin rifuzis fari la filmon kun iu ajn krom Monroe, kaj Fox jurpersekutis ankaŭ lin kaj fermis la produktadon.<ref>Spoto 2001, pp. 535–536.</ref>
 
La studio publike kulpigis la drogan dependecon de Monroe kaj asertis mankon dade profesieco pro la forpaso de la filmo, eĉ asertante ke ŝi estis mense malsana.<ref name="Churchwell 2004, p. 75"/> Ilia versio restis plejparte nekontestita ĝis 1990, kiam la pluviva filmaĵo de ''[[Something's Got to Give]]'' estis publikigita, montrante ke male al ili postulis, kiam Monroe venis sur filmejo, ŝi estis kohera kaj povis filmi plurajn scenojn.<ref>Churchwell 2004, pp. 285–288.</ref> Laŭ pli posta deklaro de la produktoro de la filmo Henry Weinstein, ŝia malakcepto estis ligita al la severaj financaj problemoj de 20th Century-Fox kaj al la malsperteco de ĉeadministranto Peter Levathes, prefere ol sole kaŭzita de la malfacilo labori kun ŝi.<ref>Spoto 2001, p. 535.</ref>
 
Por kontraŭstari la negativan diskonigon, Monroe okupiĝis pri pluraj reklamprojektoj en siaj lastaj semajnoj.<ref>Churchwell 2004, p. 285.</ref> Ili inkludis intervjuon kun Richard Meryman por ''[[Life]]'', fotosesion kun George Barris por ''[[Cosmopolitan]]'', kaj ŝia unua fotado por ''[[Vogue]]''.<ref>Spoto 2001, pp. 538–543.</ref> Por ''Vogue'', Monroe kaj fotisto Bert Stern kunlaboris por du serioj de fotoj, unu por kutima moda artikolo, kaj alia prezentante ŝin nuda, kiuj estis ambaŭ poste publikigitaj postmorte kun la titolo ''The Last Sitting''.<ref>Banner 2012, p. 401.</ref> Ŝi estis aŭ en intertraktadoj por esti redungita aŭ jam faris novan traktadon kun la studio por ''Something's Got to Give'' por la finaj semajnoj da sia vivo, kaj estis ankaŭ en negocadoj pri aliaj eblaj filmroloj.<ref name="Churchwell 2004, p. 75"/><ref>La terminoj de la supozita nova kontrakto inkludis pli grandan salajron kaj Cukor, kun kiu Monroe estis havinta problemoj ekde ''Let's Make Love'', anstataŭita de [[Jean Negulesco]], la reĝisoro de ''How to Marry a Millionaire''. Interŝanĝe, ŝi devis maldungi Paula Strasberg, kies implikiĝo en la filmejo estis ofte fonto de disputoj. La biografoj kiuj diras tion estas Peter Harry Brown kaj Patte Barham en ''The Last Take'' (1992) kaj Donald Spoto (1993); la dokumentaloj ''Marilyn: Something's Got to Give'' (1990) kaj ''Marilyn Monroe: The Final Days'' (2001). Churchwell 2004, p. 75. Laŭ pli frua biografo Anthony Summers (1985), ŝi estis negocante pri ĉesado filmi, sed ne estis farira kontrakto je la momento de ŝia morto. Summers 1985, p. 301. La aliaj filmoprojektoj kiujn Monroe estis konsiderante inkludis biografion de Jean Harlow, Irma la Douce, What a Way to Go!, Kiss Me, Stupid, A Tree Grows in Brooklyn, kaj sennoma muzikalo pri la Unua Mondmilito kun [[Gene Kelly]]. Summers 1985, p. 301.</ref>