Konveksa presado: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Sergio movis paĝon Relieftipa presado al Konveksa presado: Vd en la Diskuto
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-specojn da +specojn de )
Linio 13:
Konveksa presado estas mekanika presoprocedo. La presaj partoj reliefiĝas sur la presŝablono, dum kiam la nepresaj partoj situas pli malalte. Ĉar la konveksa presado estas rekta presoprocedo – la presŝablono donas la farbon rekte sur la pripresendaĵon, la presbildo devas estis speguldirekta. Oni komence farbigas la ŝablonon kaj presas ĝin kontraŭ la pripresendaĵon. Por tio oni bone povas uzi preskaŭ ĉiujn paperojn kaj kartonon.
 
Oni distingas laŭ konsisto plurajn specojn dade presŝablonoj. Malmolaj konveksaj ŝablonoj estas el ligno aŭ metalo (kupro, zinko, fero, ŝtalo, latuno aŭ alojo el plumbo, antimono kaj stano). Ili havas pro sia alta malmolecogrado ankaŭ altan rezistoforton, kio ebligas la presadon de altaj eldonkvantoj. Elastaj konveksaj ŝablonoj konsistas el linoleumo kaj mola kaj malmola gumo. Pro ilia alta elasteco nur eblas presado de malgrandkvantaj eldonoj. Plastaj presŝablonoj konsistas el plasto, celuloido, kartono aŭ sintezaj rezinoj.
 
La unuopaj tipoj konsistas el plumbo ([[plumbokompostado]]), ligno aŭ plasto. Kliŝoj konsistas el zinko aŭ plasto. Por duobligi kliŝojn malmultekoste kaj rapide, oni produktas [[stereotipio (presarto)|stereotipiojn]] el plumbo. Por blind- kaj varmpregadoj oni uzas kliŝojn el latunalojoj, zinko kaj ŝtalo.