Piano: Malsamoj inter versioj

Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 1 jaro
e
Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-specoj da +specoj de )
e (Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-specoj da +specoj de ))
 
[[Dosiero:Ludwig Emil Grimm Mann am Klavier.jpg|eta|Ludwig Emil Grimm: Viro ĉe piano Klavier, 1826]]
Al la antaŭuloj de piano apartenas [[klaviceno]], [[klavikordo]] samkiel diversaj specoj dade klavarinstrumentoj. Jam en la [[15-a jarcento]] estis projektita [[klavarinstrumento]] kun [[martelmekaniko]].
 
Komence de la 18-a jarcento oni multe eksperimentis por konstrui klavarinstrumenton, kiu ebligis dinamikan (laŭtan kaj mallaŭtan) ludmanieron. La unua, al kiu tio sukcesis, estis [[Bartolomeo Cristofori]], itala instrumentkonstruisto el [[Padovo]], kiu ekde 1690 estis kompetenta pri la instrumentoj ĉe la kortego de [[Ferdinando de Medici]] (1663–1713) en [[Florenco]]. La inventarregistro de la muzikinstrumentoj el la jaro 1700 nomas „''arpicembalo che fà il piano e il forte''“ (klaviceno, kiu povas ludi laŭte kaj mallaŭte), kiu datiĝas en la jaro 1698 kaj povas esti rigardata kiel unua piano. Supozeble Cristofori konstruis pratipon jam en 1694. En 1711 la roma ĵurnalisto [[Scipione Maffei]] publikis artikolon en ''Giornale dei letterati d'Italia'' pri instrumento konstruita ĉ. 1709 fare Cristofori, kiun oni nomis „''gravicembalo col piano e forte''“ (klaviceno kun laŭto kaj mallaŭto).<ref>Scipione Maffei: ''Nuova invenzione d'un Gravecembalo col Piano e Forte aggiunte alcune considerazioni sopra gli strumenti musicali'', in: Giornale de' Letterati d'Italia 5, Venedig 1711, S. 144–159.</ref> La artikolo enhavis ekzaktan priskribon de la mekaniko, kiu poste inspiros la germanan orgenkonstruiston [[Gottfried Silbermann]] al konstruado de [[prapiano]]. La instrumentoj far Cristofori estis surprize maturaj. La mekaniko disponis pri mekanismo, je kiu la marteloj estis ĵetataj pere de puŝlamenoj kontraŭ la kordojn kaj tuj liberigis tiujn ĉi por libera svingado. La maldezirata refalo de la marteloj estis blokita. Dampiloj malebligis la plusonadon de la kordoj post malprenado de la klavoj. Ĉiujn dampilojn oni povis deigi per pedalo, tiel ke la kordoj povis plusonadi. Cristofori jam uzis duoblajn kordojn (po du kordojn por tono), por pligrandigi la sonvolumenon kaj ekde 1722 la ''unu kordo''-mekanismon, per kiu oni povis flankenŝoveti la mekanikon, tiel ke martelo ekfrapas nur unu kordon kaj la sono pli mallaŭtiĝas. La instrumentoj ampleksis kvar [[oktavo]]jn (nuntempaj plejparte 7<sup>1</sup>/<sub>3</sub>, vd. supren sub ''klavaro''). Malgraŭ la elstara kvalito de la instrumentoj ili ne trafis sur grandan resonancon, tiel ke Cristofori en 1726 ĉesis konstrui pianojn kaj ĝis la fino de sia vivo denove sin dediĉis al klavicenkonstruo. Entute li fabrikis preskaŭ 20 instrumentojn, el kiuj nuntempe ankoraŭ tri estas konservitaj. La plej malnova staras en Metropolitena Muzeo pri Artoj en [[Novjorko]], unu el la jaro 1722 en la Muzikinstrumenta Muzeo en Romo kaj tria el la jaro 1726 en la instrumentokolekto de la Universitato [[Lepsiko]].<ref>David Crombie: Piano. Evolution, Design and Performance. London 1995, ISBN 1-871547-99-7</ref>