Dinastio Ming: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- kontaŭ + kontraŭ )
Linio 18:
=== Sekvaj regantoj ===
Post la forpaso de Ĵu Juanĵang, lia nepo tenis la kronon kiel imperiestro [[Jianŭen]], poste estis venkita de sia onklo ''Ĵu Di'', la imperiestro ''Ĉengzu'' post enkroniĝo. La Imperiestro [[Jongle]] ([[ĉine]] 永樂) (n. la [[2-an de majo]] [[1360]] - m. la [[12-an de aŭgusto]] [[1424]]), naskita kiel Ĵu Di, estis la tria imperiestro de la Dinastio Ming de 1402 al 1424. Lia nomo Jongle signifas "Porĉiama Feliĉo". Li estis la Princo de Jan (燕王), posedanta armean bazon en Beiping. Li iĝis konata kiel Chengzu de Ming. Li iĝis imperiestro per planado uzurpi la tronon kiu estis kontraŭ la deziroj de imperiestro [[Hongŭu]]. Li translokigis la ĉefurbon de [[Nanjing]] ĝis [[Pekino]] en la jaro [[1421]] kie ĝi situis en la sekvantaj generacioj, kaj kie estis konstruita la [[Malpermesita Urbo]]. En tiu epoko [[Ĉeng He]] estis fama maristo, esploristo kaj diplomato. La imperiestro [[Hongŝi]] (洪熙 prononce xʊ̌ŋɕí; 16a de Aŭgusto 1378 – 29a de Majo 1425), laŭ persona nomo '''Ĉu Gaoĉi''' (朱高熾), estis la kvara [[imperiestro]] de la Dinastio Ming. Li sukcedis sian patron, la imperiestron [[Jongle]], en 1424. Lia politika nomo signifas "Vaste brila". La [[imperiestro]] [[Ŝuande]] (en [[Ĉina lingvo|ĉina]]: 宣德帝, <small>[[Hanyu Pinyin|p]]</small> ''Xuāndédì''; 16a de Marto 1399<ref>《宣宗章皇帝實錄》. “仁宗昭皇帝嫡長子,母今太皇太后,以己卯歲二月九日生上於北京。” en ĉina</ref> - 31a de Januaro 1435), persona nomo '''Ĉu Ĉanji''' (朱瞻基), estis la kvina imperiestro de la Dinastio el 1425 al [[1435]]. Lia ĉina politika nomo signifas "Proklamo de Virto".
 
La ĉina imperiestro [[Ŭan Li]] aŭ pinjine Wanli (ĉine 萬曆, prononco Ŭànlì), n. la 4-an de septembro 1563; m. la 18-an de aŭgusto 1620, apartenis al la dinastio Ming. Li ekregis la 19-an de julio 1572, estante 8-jara knabo. Komence li estis sub la forta influo de sia edukisto Ĵang Juĵeng, pli poste sub tiu de diversaj potencemaj grupoj de eŭnukoj.
 
Kvankam la dinastio Ming potencigis la centralizismon, tamen pluraj imperiestroj estis sentalentaj aŭ tro junaj, ne administris la kortegajn aferojn, tiel la regpotenco falis en la manojn de [[eŭnuko]]j, kiuj malversaciis kaj ĉantaĝis, persekutis honestajn korteganojn, pro tio la [[reĝimo (politiko)|reĝimo]] pli kaj pli koruptiĝis kaj la sociaj kontraŭdiroj akriĝis. En la meza tempo de la dinastio Ming okazis multaj [[kamparana ribelo|kamparanaj ribeloj]], kiuj tamen estis subpremitaj.
Linio 28 ⟶ 30:
En la dinastio la komercaĵa ekonomio evoluis kaj aperis kapitalisma ĝermo. En la komenco de la dinastio en la socio estis multe da dezertoj sen mastro. La imperiestro Taizu kolektis migrantojn, reduktis aŭ eliminis impostojn, pro tio ege multiĝis la memkultivistoj. Tabako, batato, maizo, arakido kaj aliaj novaj agrikulturaj specoj sinsekve enkondukiĝis en Ĉinion. En tiu tempo relative altnivele disvolviĝis metio inkluzive de porcelanado kaj ŝpinteksado. Precipe en silkŝpinteksado aperis metiejoj kun dekoj da tekstiloj kaj dungitaj metiistoj. Tio montras, ke en Ĉinio jam aperis malforta ĝermo de kapitalismo. En la dinastio multiĝis la specoj de komercaĵoj, oftis interŝanĝoj. En tiuj lokoj, kie abundis produktaĵoj kaj oportunis trafikado, jam formiĝis komercaj centroj grandaj kaj malgrandaj. Aperis prosperaj urboj, kiaj Pekino, Nankino, Suĵou, Hangĵou kaj Kantono.
 
En la dinastio furoris okparta eseo en ŝtata ekzameno. Tre prosperis la verkado de romanoj, presiĝis la romanoj ''“Ĉe Akva Rando”'', ''“Tri“[[Tri Regnoj”regnoj]]”'', ''“Pilgrimado al Okcidento”'' kaj aliaj. Cetere aperis nombro da klasikaj verkoj, ekzemple, ''“Vojaĝnotoj de Xu Xiake”'', ''“Kompendio de Medicinaj Materialoj”'' kaj ankaŭ verkoj pri [[agrikulturo]], [[metiarto]] kaj dokumentoj.
 
En la lasta periodo de la dinastio, la agroj ege multe aparteniĝis al la imperistra familio, regnestroj kaj similaj, impostoj pli kaj pli peziĝis kaj la sociaj kontraŭdiroj pli kaj pli akriĝis. Iuj oficistoj esperis mildigi la sociajn kontraŭdirojn kaj postulis bremsi privilegiojn de eŭnukoj kaj burokratoj. Ili, titolitaj kiel “donglin-anoj”, lekciis kaj komentis la politikajn aferojn. Tamen poste ili estis persekutitaj de burokratoj kaj eŭnukoj. Tio ankoraŭ pli malkvietigis la socion.