Bulea datumtipo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e kor lig
e kor lig
Linio 1:
En [[programlingvo]]j, la '''bulea datumtipo''' estas [[datumtipo]], kies du nuraj valoroj estas ''vero'' kaj ''malvero'' (aŭ, en multaj programlingvoj, 0 kaj 1), super kiuj estas difinitaj la operacioj de la [[bulea algebro]], kaj super kiuj eblas fari '''buleajn esprimojn'''.
 
La buleaj esprimoj estas uzataj en ''kondiĉoj'' de diversaj disbranĉigaj [[Ordono (programlingva)|ordonoj]], precipe la [[iteracio]]j kaj [[seo (programlingva)|seo]]j. Rezulton de bulea esprimo eblas konservi en bulea variablo («flago», baskula indikilo).
 
Fakte, la nomo «bulea» povas esti iom misgvida, ĉar ekz-e en Paskalo estas ankoraŭ alia datumtipo, ''aro'', kiu same rajtus je la epiteto ''bulea''. Tamen la nomo funkcias per la internacie akceptita konvencio.