Tabuo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
gramatiko, ĉefe (ne)uzo de akuzativo; vort-elektoj
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-aú +aŭ)
Linio 46:
Tiaj teruraj aferoj multfoje okazis. Rezulte la antikvaj ŝtatoficistoj kaj verkistoj ĉiam timis dum sia [[skribado]] kaj tre singardeme elektis taŭgajn [[esprimo]]jn, por ke la esprimoj el iliaj skribaĵoj ne ofendu la kapricajn kaj suspektemajn imperiestrojn por ne kaŭzi [[mortpuno]]n. Tamen estis mala ekzemplo: la imperiestro [[Pingdi]] de [[Han-dinastio]] ([[-206|206]] a.K. - [[200]] p.K.) havis la originan nomon [[Jizi]]. Ĉar "ji" signifas [[grenventumilo]]n, vaste uzatan de la tutlanda loĝantaro, estis neeble malpermesi la uzadon de tiu vorto landskale, sekve, tiu imperiestro ŝanĝis sian nomon en alian malofte uzatan vorton. Sed tia okazajo estis tre malofta en la [[ĉina historio]].
 
En la [[ĉina lingvo]] samsonaj vortoj tre abundas, kaj troviĝas interesaj ekzemploj de tabuoj en diversaj [[fako]]j. Ekzemple, por la [[ŝipisto]]j kaj [[fiŝkaptisto]]j la vortoj, kiuj sonas "''fan''" kaj "''chen''", estis tute malpermesitaj, ĉar la antaŭa havas la signifon "renversiĝi" kaj la lasta la signifon "droni", memkompreneble, la [[renversiĝo]] aŭ [[drono]] de [[ŝipo]] estas terura afero por tiuj, kiuj perlaboras [[pano]]n sur ŝipo. Estas menciinde, ke la nomo "''kuai''" signifanta manĝbastonetojn, kiujn ĉiu ĉino uzas por manĝado, estis kreita de la ŝipistoj por anstataŭigi la originan nomon "''zhu''", ĉar ĝia samsona vorto havas la sencon "ĉesi". Al la ŝipistoj la vorto "ĉesi" estas malagrabla, do ili forigis la originan kaj preferis la vorton "kuai", ĉar tiu vorto sonas same kiel la vorto "rapidi". Signifoplene estas, ke la vorto "kuai" ne fariĝis ŝipista [[ĵargono]], sed disvastigis kiel ĉiutaga esprimo de la tuta loĝantaro, eble pro tio ke la vorto "kuai" sonas pli laŭte kaj klare kaj plaĉas al la [[orelo]]j kaj ankaúankaŭ ĝia samsona vorto "rapidi" allogas ĉiujn.
 
Por la [[teatra trupo]], kiu estis organizita de individua [[aktoro]] en la [[pasinteco]], ĉiu vorto, kiu sonas kiel "san", estis tute malpermesita, ĉar alia vorto, kiu havas la saman sonon, signifas "[[disiĝo]]n", kaj por la teatra trupo, disgrupiĝo ja estas fatala. Interese estas, ke la ĉina ekvivalento de la vorto "[[ombrelo]]" estas "''san''", kiu hazarde sonas kiel la vorto "disiĝo", do oni devis ĝin eviti kaj ĝin anstataŭigis per la esprimo "pluv-ŝirmilo". Same interese estas, ke la vorto "[[pluvŝirmilo]]" estis ne nur uzata de la teatra trupo, sed ankaŭ aplikata en la [[Guangdong-a dialekto]] kaj validas ankaŭ hodiaŭ.