Zurika Trafik-Unio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-== Eksteraj Ligiloj == +== Eksteraj ligiloj ==)
Linio 25:
En la 1980-aj jaroj la fervojoj kaj publikaj trafikentreprenoj en Svislando havis, kiel ĉie en okcidenta [[Eŭropo]], gigantajn deficitojn. Dum en multaj landoj oni reagis al tio fermante trajn- kaj tramliniojn kaj investante nur ankoraŭ en la grandajn interurbajn ligojn, kiuj plej bonan profiton donis, oni en Svislando per kuraĝa decido planis tute male investi en la regionan kaj lokan trafikon. Anstataŭ fermi malprofitajn trajnliniojn oni decidis plibonigi la transportoferton, enkonduki regulan horaron esperante, ke tiam la homoj pretas rezigni pri sia aŭtomobilo, kaj tiel subite fari profitojn. La kuraĝo indis: Hodiaŭ en kantono Zuriko pli ol 70 % de la person-transportoj okazas per publika trafiko, tio estas monda rekordo. Kaj la deficitoj ŝrumpis kaj nuntempe la trafikentreprenoj laboras en Svislando profitodone, dum ekzemple en [[Germanio]] la publika trafiko malgraŭ pli altaj biletprezoj kaŭzas regule grandajn deficitojn! Kaj la investoj en la trafikreto en Zuriko pludaŭras. En la [[Glatt (Rejno)|Glattvalo]] oni nun konstruas tri novajn tramliniojn, kiuj konektos estonte la antaŭ-urbojn de [[Zuriko]] kiel [[Kloten]], [[Opfikon-Glattbrugg]], [[Dietlikon]], [[Wangen-Brüttisellen]] kaj [[Dübendorf]] kun la tramreto de Zuriko.
 
== Eksteraj Ligilojligiloj ==
* [http://www.zvv.ch/ Retejo de la Zurika Trafik-Unio kun reta horaro]