Minoa civilizo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- ĉ. + ĉirkaŭ )
Linio 3:
 
== Priskribo ==
Sur Kreto elformiĝis la plej evoluinta egea civilizo de la bronzepoko. Ĝi atingis sian pinton ĉ.ĉirkaŭ 1600 a.K., kiam oni konstruis la plej grandajn urbojn kaj palacojn. La kretaj komercistoj atingis eĉ Levante-on kaj eĉ plu. La plej belaj artaĵoj estas la sigelŝtonoj, ceramikaĵoj (precipe la fama kamares-aj objektoj, kiuj estis pentrataj hele sur malhela bazo), kaj ĉefe la viglaj, sveltaj, mirigaj [[fresko]]j, [[murpentraĵo]]j de la palacoj. Tiuj montris laikajn kaj religiajn scenojn, de ĝardenoj tra sovaĝajn kaprojn, simiojn ĝis pompe vestitajn diinojn. Oni supozas laŭ tiuj lastaj, ke la socio, religio estis [[matriarkeco|matriarka]]. La plej oftaj motivoj de la minoa artaĵo estas la [[serpento]] (diina simbolo) kaj la taŭro; la taŭrosalta rito, videbla sur kultaj ujoj, havis verŝajne religian aŭ magian bazon.
 
La minoa kulturo aperis ĉ.ĉirkaŭ 1580 a.K jam sur la najbaraj insuloj kaj en la kontinenta [[Grekio]]. Ĝi efikis je la mikenea civilizo, kiu ekregis post 1500.
 
Meze de la 15-a jc a.K., la kretan palacokulturon detruis malamika invado aŭ tertremo. La mikeneaj grekoj alportis novan kulturon al la insulo, kun centro de [[Knossos]] kaj Phaistos. Post la konkero, la du kulturoj kunfandiĝis kaj formis la malfruan minoan epokon (ĉ. 1400–1100 a.K.), en kies dua duono regresis la ekonomia potenco kaj la artoj.