NKVD: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- ĉ. + ĉirkaŭ )
Linio 3:
La nomo ''NKVD'' fariĝis onidire sinonimo de ĉiuj krimoj faritaj de sovetoj. La Komisarejo estis ĉefa instrumento en la manoj de sovetiaj aŭtoritatoj, kiun oni uzis por grandegaj persekutoj kontraŭ propraj civitanoj, eksterlande kaj dum amasaj deportadoj de diversaj nacioj. Organoj de NKVD estis ankaŭ plenumanto de [[masakro de Katin]] - la murdo de oficiroj de Pola Armeo en 1940 kaj postmilita dispafigado de poloj kune kun malliberigado en estintaj koncentrejoj, ekz. en [[Majdanek]]. Malliberejon de NKVD en [[lublin]]a kastelo trapasis postmilite ĝis 1954 ĉirkaŭ 35 miloj de poloj kaj 333 estis mortigitaj. La 22-an de junio 1941 Politburoo de [[Komunista Partio]] de [[Belorusio]] voĉdonis devigante NKVD mortkondamni malliberulojn troviĝantaj en okcidenta Belorusio. Du tagojn poste la ĉefo de NKVD [[Lavrentij Berija]] ordonis dispafi ĉiun enketatan malliberulon kaj kondamnitan pro ''kontraŭrevolucia agado'', ''ekonomia saboto'', ''diversio'' kaj ''antisovetia agado''. Tio komencis lavangon de krimoj en malliberejoj. Laŭ sovetuniaj donitaĵoj el la 10-a de junio 1941, do preskaŭ antaŭtage de la germana agreso, en limregionaj malliberejoj estis ĉirkaŭ 40 mil personoj:
 
- en malliberejoj de Okcidenta Ukrainio ĉ.ĉirkaŭ 21 mil
 
- en malliberejoj de tiel nomata Okcidenta Belorusio ĉ.ĉirkaŭ 16.5 mil
 
- en vilna regiono ĉ.ĉirkaŭ 2.5 mil
 
Entute oni murdis ĉirkaŭ 35 mil de malliberigitoj. Ekz. en tri lokoj de [[Lvovo]] – 7 mil (amasa murdo de preskaŭ ĉiuj politikaj malliberuloj, poloj kaj ukrainanoj), [[Lucko]] - 2 mil, [[Vilno]] – 2 mil, Zoloĉiv - ĉ.ĉirkaŭ 700, Dubno - ĉ.ĉirkaŭ 1000, Pravieniŝki - 500, krome en aliaj lokoj, kie NKVD ne povis evakui malliberigitojn: Berezveĉ, Bereĵani, [[Borislav]], Busk, Ĉortkiv, [[Drohobiĉ]], Nadvirna, Sambir, Volodimir Volinskij, Zoloĉiv.
 
Dum unu semajno junie 1941 NKVD murdis en malliberejoj 14700 malliberulojn kaj dum evakuaj itineroj mortis pli ol 20 miloj.