Osetoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- ĉ. + ĉirkaŭ )
Linio 3:
'''Osetoj''' estas [[etno]], loĝanta en [[Rusio]], [[Kartvelio]], [[Turkio]] kaj parte agnoskita ŝtateca teritorio [[Sud-Osetio]].
 
Totala kvanto — ĉ.ĉirkaŭ 600 mil. En [[Rusio]] — 475 mil ([[2002]]), inter ili en [[Nord-Osetio]] 409 mil.
 
Osetoj havas propran aŭtonomion en Rusia Federacio — vd. [[Nord-Osetio]] ([[ĉefurbo]] — [[Vladikavkaz]]).
Linio 12:
Osetoj estas konsiderataj prafiloj de la fama antikva popolo [[scitoj]], nomadoj, kiuj postlasis siajn spurojn en grandega tereno de [[Danubo]] ĝis orienta [[Kazaĥujo]]. Scita gento de [[alanoj]] kreis en ĉemontara [[plataĵo]] de [[Norda Kaŭkazio]] fortan ŝtaton, kiun mencias multaj tiamaj aŭtoroj. Veno de la [[mongoloj|mongolaj]] trupoj al tiu ĉi lando kaj postaj invadoj de Timur kaŭzis ruiniĝon de [[Alanio]], la restinta loĝantaro kaŝis sin en la montaro de la centra [[Kaŭkazio]], miksiĝinte kun la indiĝenoj. Laŭ la plej populara teorio tiel, per miksiĝo de lokaj montaraj gentoj kaj alana superstrato aperis etno de osetoj. Tiel oni klarigas la strangan fakton, ke meze de Kaŭkazio ekzistas popolo, parolanta en la lingvo de la orienta irana lingvogrupo.
 
En [[1784]] Osetio libervole eniris la Rusan Imperion. Pli frue grupo de estimataj inter la popolo deputitoj venis al [[Peterburgo]] por peti de carino [[Jekaterina la Granda]] defendon de la multaj malamikoj de la montara landeto, kiu okupis tiam ne pli ol duonon de la moderna teritorio. Aliĝo al Rusio malgraŭ multaj malfacilaj sekvoj havis ĝenerale pozitivan efikon. Osetoj, ne plu sub premo de [[kabardoj|kabardaj]] feŭduloj povis fondi vilaĝojn en la tereno konata nun kiel [[Oseta Dekliva Plataĵo]]. Kun daŭro de la tempo la tuta montara loĝantaro fakte translokiĝis al la plataĵo, kie klimataj kondiĉoj kaj fekundeco de la grundo estis multe pli favoraj. Nur dum la 19-a jc la oseta etno kreskis dekoble, de ĉ.ĉirkaŭ 30 mil komence de la jarcento ĝis ĉ.ĉirkaŭ 300 mil sojle de la 20-a.
 
== Religio ==