Piano: Malsamoj inter versioj

55 bitokojn aldonis ,  antaŭ 1 jaro
e
Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- ĉ. + ĉirkaŭ )
e (Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-specoj da +specoj de ))
e (Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- ĉ. + ĉirkaŭ ))
 
=== Mezuroj ===
La larĝeco de preskaŭ ĉiuj pianoj havas almenaŭ 135 cm kondiĉite per la larĝeco de klavaro de kutime 123 cm ĉe 88 klavoj. La alteco de klavaro situas je ĉ.ĉirkaŭ 74 cm, mezurita ekde la planko ĝis la supra eĝo de blanka klavo. Ĉe totala alteco malpli ol 110 cm oni parolas pri „malgrandpianeto“. Foje ankaŭ la nombro de oktavoj estas malpliigita (ekz. al 6 2/3 oktavoj).
 
== Songenerado ==
== Agordo ==
 
Pianoj kutime estas [[egalŝtupa agordo|egalŝtupe agordataj]]. Tio signifas, ke escepte la [[oktavo]]j ĉiuj aliaj [[intervalo (muziko)|intervaloj]] kompare kun la samaj, sed pure agorditaj intervaloj pli malpli sonas „malĝustaj“, do pli malpli ŝvebas . Ekzemple [[kvinto]]j estas ĉ.ĉirkaŭ 2 [[cendo (muziko)|cendojn]] (centonajn duontonojn) tro malvastaj ([[kvarto]] – kiu kompletigas kvinton al oktavo – sekve estas ĉ.ĉirkaŭ cendojn tro vasta), malgranda [[tercio]] ĉ.16 cendojn tro malvasta, granda tercio ĉ.ĉirkaŭ 14 cendojn tro vasta.
 
Nia aŭdado alkutimiĝis al tio, precipe al la ja tre „malĝustaj“ tercioj kaj [[seksto]]j. Tia agordo havas la avantaĝon, ke oni povas tute libere moviĝi en la tonaro, kaj estas la baza kondiĉo por la [[dekdutonismo]]. Malavantaĝo estas, ke ebla tonalokarakteristiko estas tute nivelita.
Al la antaŭuloj de piano apartenas [[klaviceno]], [[klavikordo]] samkiel diversaj specoj de klavarinstrumentoj. Jam en la [[15-a jarcento]] estis projektita [[klavarinstrumento]] kun [[martelmekaniko]].
 
Komence de la 18-a jarcento oni multe eksperimentis por konstrui klavarinstrumenton, kiu ebligis dinamikan (laŭtan kaj mallaŭtan) ludmanieron. La unua, al kiu tio sukcesis, estis [[Bartolomeo Cristofori]], itala instrumentkonstruisto el [[Padovo]], kiu ekde 1690 estis kompetenta pri la instrumentoj ĉe la kortego de [[Ferdinando de Medici]] (1663–1713) en [[Florenco]]. La inventarregistro de la muzikinstrumentoj el la jaro 1700 nomas „''arpicembalo che fà il piano e il forte''“ (klaviceno, kiu povas ludi laŭte kaj mallaŭte), kiu datiĝas en la jaro 1698 kaj povas esti rigardata kiel unua piano. Supozeble Cristofori konstruis pratipon jam en 1694. En 1711 la roma ĵurnalisto [[Scipione Maffei]] publikis artikolon en ''Giornale dei letterati d'Italia'' pri instrumento konstruita ĉ.ĉirkaŭ 1709 fare Cristofori, kiun oni nomis „''gravicembalo col piano e forte''“ (klaviceno kun laŭto kaj mallaŭto).<ref>Scipione Maffei: ''Nuova invenzione d'un Gravecembalo col Piano e Forte aggiunte alcune considerazioni sopra gli strumenti musicali'', in: Giornale de' Letterati d'Italia 5, Venedig 1711, S. 144–159.</ref> La artikolo enhavis ekzaktan priskribon de la mekaniko, kiu poste inspiros la germanan orgenkonstruiston [[Gottfried Silbermann]] al konstruado de [[prapiano]]. La instrumentoj far Cristofori estis surprize maturaj. La mekaniko disponis pri mekanismo, je kiu la marteloj estis ĵetataj pere de puŝlamenoj kontraŭ la kordojn kaj tuj liberigis tiujn ĉi por libera svingado. La maldezirata refalo de la marteloj estis blokita. Dampiloj malebligis la plusonadon de la kordoj post malprenado de la klavoj. Ĉiujn dampilojn oni povis deigi per pedalo, tiel ke la kordoj povis plusonadi. Cristofori jam uzis duoblajn kordojn (po du kordojn por tono), por pligrandigi la sonvolumenon kaj ekde 1722 la ''unu kordo''-mekanismon, per kiu oni povis flankenŝoveti la mekanikon, tiel ke martelo ekfrapas nur unu kordon kaj la sono pli mallaŭtiĝas. La instrumentoj ampleksis kvar [[oktavo]]jn (nuntempaj plejparte 7<sup>1</sup>/<sub>3</sub>, vd. supren sub ''klavaro''). Malgraŭ la elstara kvalito de la instrumentoj ili ne trafis sur grandan resonancon, tiel ke Cristofori en 1726 ĉesis konstrui pianojn kaj ĝis la fino de sia vivo denove sin dediĉis al klavicenkonstruo. Entute li fabrikis preskaŭ 20 instrumentojn, el kiuj nuntempe ankoraŭ tri estas konservitaj. La plej malnova staras en Metropolitena Muzeo pri Artoj en [[Novjorko]], unu el la jaro 1722 en la Muzikinstrumenta Muzeo en Romo kaj tria el la jaro 1726 en la instrumentokolekto de la Universitato [[Lepsiko]].<ref>David Crombie: Piano. Evolution, Design and Performance. London 1995, ISBN 1-871547-99-7</ref>
 
Pluaj evoluoj sekvis:
* [[1826]] – La martelkapoj ricevis [[felto]]tegaĵon.
* [[1830]] – ''Sinkruca prikordigo'': la kordoj ne plu ĉiuj kuŝas paralelaj, sed estas subdividitaj en du grupojn. La baskordoj ĉe pianego pasas ekde maldekstre antaŭe dekstren malantaŭen, ĉe pianeto ekde maldekstre supre dekstren malantaŭen. La kordoj de la mezpozicio ĉe pianego tamen pasas maldekstren malantaŭen, ĉe pianeto maldekstren malsupren kaj kuŝas sub resp. malantaŭ la baskordoj. Tio donas avantaĝojn por la statiko de la instrumento kaj ebligas je sama longeco resp. alteco de la instrumento pli longajn baskordojn. Malavantaĝo de ĉi tiu konstrumaniero povas estis sonaj rompiĝoj je la transiro de basa al meza pozicio.
* [[1866]] – Carl [[Rönisch]] inventis la gisferan kadron, kiu alprenas la kordajn tirfortojn de ĝis 200&nbsp;[[Neŭtono (unuo)|kN]] (analoge ĉ.ĉirkaŭ 20 tunojn) kaj per tio donas al piano pli da stabileco.
 
== Famaj fabrikantoj ==
Prezodiferencojn inter similampleksaj instrumentoj (ankaŭ inter diferencaj produktlinioj de unusama produktanto) kaŭzas pli longaj aŭ pli mallongaj, pli malpli aŭtomatizitaj produktprocezoj, produktado en alt- aŭ malalsalajraj landoj kaj diferencaj kvalitoj ekzemple de la sonligno aŭ de la felto.
 
En la jaro 2007 estis produktitaj ĉ.ĉirkaŭ 450.000 pianetoj kaj pianegoj tutmonde. Ĉirkaŭ du trionoj devenis el [[orienta Azio]], el Germanio – en la 19-a jarcento unu el la centroj de pianoproduktado - devenis malpli ol 10.000.<ref>[http://www.ksta.de/html/artikel/1195816994824.shtml Kölner Stadt-Anzeiger, ''Ein Schlussakkord mit Wehmut'' von Johannes Schmitz, 28. Dezember 2007]</ref>
 
== Pianoludado ==
== Pianomuziko ==
 
Ekde ĉ.ĉirkaŭ 1775<ref>Diese Angabe sowie die folgenden Jahreszahlen: ''Harvard Dictionary of Music''. London 1970. Artikel ''Piano music'' und ''Impressionism''.</ref> Muzio Clementi, [[Joseph Haydn]] kaj Wolfgang Amadeus Mozart komponis verkojn, kiujn ili eksplicite destinas por piano, ne plu por klaviceno aŭ klavikordo. Ekde tiam preskaŭ ĉiuj gravaj komponsitoj sin dediĉis al pianomuziko.
 
Dum la [[viena klasikismo]], ekde ĉ.ĉirkaŭ 1780, la formo de la [[sonato]] estis aparte grava; multaj [[variacio]]cikloj ekestis; ĉefaj nomoj estis Haydn, Mozart kaj Beethoven. Dum la [[romantisma muziko|romantismo]], ekde ĉ.ĉirkaŭ 1830, la [[karakterpeco]] estis aparte grava; okulfrapas la komponado de multaj [[studaĵo (muziko)|studaĵoj]]; ĉefaj komponistoj estis Chopin, [[Robert Schumann|Schumann]] [[Felix Mendelssohn Bartholdy]], [[Franz Liszt]] kaj [[Johannes Brahms]]. La [[Impresionismo (muziko)|impresionismo]] ekde ĉ.ĉirkaŭ 1892 dissolvas la tradiciajn formojn; ĉefaj komponistoj estas [[Claude Debussy|Debussy]] kaj [[Maurice Ravel|Ravel]]. En la [[Nova Muziko]], ekde 1909, pli kaj pli rolas la eksperimento; ekstremkaze la pianisto frapas neniun klavon, kiel en silentkomponaĵo de [[John Cage]], konata sub la nomo ''[[4'33"]]'', kaj en la komponaĵo ''Guero'' de [[Helmut Lachenmann]], en kiu la surfaco de la klavoj estas frotetata per la ungoj, imitante tiel la [[guiro]]n.
 
Ĝenroj kiel [[lido]], Piantrio aŭ pianokonĉerto apartenas al voĉkanta, ĉambra resp. orkestra muziko.