En Poniatowa en 1941 sur tereno la produktejo pri [[radiotekniko]] kaj teletekniko [[germanoj]] establis tendaron por internigitaj sovetaj [[militkaptito]]j, tra kiu ĝis aŭtuno 1942 pasis ĉ.ĉirkaŭ 22 000 soldatoj. En tiu ĉi periodo pro [[malsatego]] en ĝi pereis ĉ.ĉirkaŭ 18 000 da ili. La tendaro estis likvidita en 1942, kaj anstataŭ ĝi kreiĝis trudlaborejo – [[tekstilindustrio]] de Walther C. Tőbbens – por [[judoj]] alveturigataj komence de [[Opole Lubelskie]]. Aprile kaj maje 1943 al la tendaro alvenis transportoj de likvidata [[varsovia geto]]. Duone de 1943 nombro de setligitaj judoj atingis de 14 000 ĝis 18 000 personojn. La 4-an de novembro 1943 dum unutaga [[masakro]] okazis likvido de la tendaro. Nokte inter la 3-a de novembro kaj la 4-a de novembro 1943, en likvida kampanjo de judoj en [[Lublinio]] sub [[kodnomo]] ''Erntefest'' (rikoltfesto), oni pafmortigis aŭ vivbruligis ĉ.ĉirkaŭ 15 mil judojn. Sume pereis de 17,5 ĝis 19,5 mil judoj.
En 1944 Poniatowa estis liberigita de la soldatoj de [[Pola Enlanda Armeo]].