Praskandinava lingvo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
informkesto
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- ĉ. + ĉirkaŭ )
Linio 10:
La '''praskandinava''' aŭ '''pranordlanda lingvo''' estas la plej antikva skribita lingvo de [[Skandinavio]]. Ĝi troviĝas kiel ĉirkaŭ 200 mallongaj, [[runa alfabeto|runaj]] ĉizaĵoj dise tra Suda Skandinavio, sur [[menhiro]]j kaj tomboŝtonoj. La unuopajn vortojn kaj frazetojn (skribitaj per la plej antikva run-sistemo, la 24-litera ''[[fuþark]]'') oni plejparte sukcesis deĉifri, sed ili estas tro malmultaj por riveli koheran gramatikon. Tamen, per la [[kompara metodo]] la sciencistoj konstruis teorian modelon de la lingvo.
 
La Praskandinava estas rekta ido de la senatesta [[Praĝermana lingvo]], kaj tre proksima kuzo de la [[Gota lingvo|Gota]]. Ĝermanoj supoze ekloĝis la areon ĉirkaŭ jaro 0, kaj ĉ.ĉirkaŭ 200 jarojn poste ekaperis la unuaj praskandinavilingvaj run-skribaĵoj. Inter ĉ.ĉirkaŭ 500 kaj 700 (la tielnomita [[sinkopa epoko]]) la lingvo evoluegiĝis, disiĝanta al [[Pranorvega]] (kiu esence identas kun [[Praislanda]], la fama lingvo de la [[sagaoj]]), [[Pradana]] kaj [[Prasveda]].
 
La Praskandinava tiom antikvas ke kelkaj Germanaj sciencistoj opiniis ke la fama skribaĵo de la "Oraj Kornoj" (vidu sube) samegale povus esti antikvec-germana. Ĉar la Kornoj datiĝas de ĉ.ĉirkaŭ 400, nur ducent jaroj post la disiĝo de la Ĝermana, kelkaj trajtoj kun tiu komuna lingvo evidente pluvivis. [[Malnovgermana lingvo]] kutime estas taksata posta al 700, do posta al la sinkopa epoko.
 
== Strukturo ==