Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

e
Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- ĉ. + ĉirkaŭ )
'''Santo Stefano''' ([[itala lingvo|itale]] Sankta Stefano) estas [[insulo]] en la [[Ponza Insularo]] en [[Italio]]. Kune kun [[Ventotene (insulo)|insulo Ventotene]] ĝi konsistigas la municipon [[Ventotene]].
 
La insulo estas ovala, kun diametro de ĉ.ĉirkaŭ 600 metroj. Ĝi havas areon de ĉ.ĉirkaŭ 0,27 km² kaj situas ĉ.ĉirkaŭ 2 km oriente de insulo Ventotene. Ĝiaj koordinatoj estas {{koordinatoj_gms|40|47|24|N|13|27|15|E}}.
 
Kiel la tuta insularo la insulo havas [[vulkano|vulkanan]] originon. Sur ĝi estas nur unu konstruaĵo, cirkla malliberejo konstruita en la [[Burbono|burbona]] epoko, ĉ.ĉirkaŭ 1794–1795, de Ferdinando la 4-a kaj uzata ĝis 1965. La iom notindaj malliberuloj, escepte de [[Carmine Crocco]], [[Gaetano Bresci]] kaj [[Luigi Settembrini]], estis senditaj tien dum la [[faŝismo|faŝisma]] jardudeko, kiel kontraŭuloj al la reĝimo. Inter ili estis la itala eks-prezidanto [[Sandro Pertini]]. Politikaj malliberuloj tie en [[1941]], dum la [[dua mondmilito]], verkis la "Manifeston de Ventotene", kiu postulis unuiĝon de la eŭropaj landoj.
 
[[Dosiero:Santostefcarcere.JPG|thumbnail|La eksa malliberejo]]