Afgana milito (1979-1989): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- ĉ. + ĉirkaŭ )
Linio 6:
Post la enpotenciĝo de la komunisma [[Demokrata Popola Partio de Afganistano]] (DPPA) sub gvido de [[Nur Mohammad Taraki]] la 27-an de aprilo 1978 oni daŭrigis proksimiĝan politikon al la [[Orienta bloko]], por antaŭhelpi la sociajn reformojn pri instruado, agrodivido.
 
La sekularigo kaj la forpelo de la iam privilegiaj grupoj kaŭzis grandan kontraŭstaron, kiun apogis eĉ la usona [[Central Intelligence Agency|CIA]]. Tiutempe fondiĝis ĉ.ĉirkaŭ 30 muĝahidaj grupoj. Pro diferencaj politikkaj celoj okazis eĉ diskutoj en DPPA kaj oni eĉ murdis Taraki. Enpotenciĝis [[Hafizullah Amin]] en septembro de 1979 kaj provis subpremi la kontraŭstaron. Tio kaŭzis akriĝon de la interna milito.
 
Taraki petis plurfoje kaj urĝe sovetian militan helpon, por venki la internajn batalojn. Kvankam Sovetunio komence rifuzis tion por eksterpolitikaj riskoj.
Linio 28:
La rekta interparolo okazis jam ekde 1982 en [[Ĝenevo]] per perado de la [[Unuiĝintaj Nacioj]] inter Afganujo kaj Pakistano kaj rezultis la 14-an de aprilo 1988 al subskribo de kontrakto, por normaligi la rilatojn inter la landoj kaj ne intermiksiĝi en la internajn aferojn. Aldone ili interkonsentis pri realveno de la afganaj rifuĝintoj tiam vivantaj en Pakistano. [[Sovetunio]] kaj [[Usono]] garantiis ne-intermiksiĝon en la afganajn internajn aferojn. La retiriĝo de la sovetaj trupoj devis okazi ĝis mezo de februaro 1989. La muĝahidoj rifuzis la traktaton – ekvalidan la 15-an de majo 1988 – kaj ne volis koalician registaron sub gvido de Naxgibulaĥ. Ekde majo de 1988, Sovetunio komencis eltiri siajn trupojn (oficiale 100.300 soldatojn) el Afganujo, sed la muĝahidoj plu atakis ilin dum tio, tiel la sovetaj soldatoj devis batali en julio de 1988. La sovetaj fortoj tute forlasis la landon je la 15-a de februaro 1989, sed postrestis „konsilistoj” kaj eĉ materiala apogo de la favorata registaro.
 
En Afganujo mortis dum la bataloj ĉ.ĉirkaŭ 1,5 milionoj da afganoj, 5 milionoj fuĝis. Ĉ. 15.000 sovetiaj soldatoj mortis, dekmiloj vundiĝis fizike aŭ psiĥe.
 
La kontraŭkomunistaj fortoj formis kontraŭregistaron jam en februaro de 1989 en la pakistana [[Peŝavaro]]. Ĝis somero de tiu jaro daŭris batalo por [[Ĝalalabad]], sed la muĝahidoj ne sukcesis konkeri ĝin.