Surikato: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- ĉ. + ĉirkaŭ )
Linio 21:
}}
 
'''Surikato''' (''Suricata suricatta'') estas malgranda [[mamulo]] el familio [[mungotedoj]]. Surikatoj troveblas en ĉiuj partoj de [[Kalaharo]] en [[Bocvano]] kaj [[Sud-Afriko]]. Ili loĝas je malgrandaj grupoj nomataj ''klanoj'', kiuj averaĝe nombras ĉ.ĉirkaŭ 20 anoj, kvankam foje troveblas surikataj klanoj de pli ol 50 anoj. Averaĝa [[vivdaŭro]] de surikatoj estas 12-14 jaroj.
 
== Anatomio ==
[[Dosiero:Lightmatter meerkat2.jpg|eta|maldekstra|250px|Foto de surikato far [[Aaron Logan]]]]
Surikato estas malgranda [[tagulo|taga]] [[mungotedoj|mungoto]] kun pezo de ĉ.ĉirkaŭ 731 [[gramo]]j por iĉoj kaj 720 gramoj por inoj. Ĝi havas longan, maldikan, flekseblan korpon kaj longajn brakojn. La korpa longo estas 25 ĝis 35 cm, al kio aldoniĝas longa [[vosto]] de 17–25 cm. Malsimile al aliaj mungotedoj, vosto de surikato estas neharoza, longa kaj maldika, kaj finiĝas je nigra aŭ ruĝeca peniko. Kiam surikato ekstaras, ĝi uzas sian voston por balanco.
 
Felo de surikato estas griza, bruna aŭ oĥra, iam kun arĝenteca nuanco. La koloro iĝas pli malhela ĉe la [[muzelo]], kovrita je mezlongaj [[vibriso]]j ĝis bruna [[nazo]]. Sur sia dorso ili havas nelongajn paralelajn striojn de iom pli malhela koloro ekse la bazo de vosto ĝis la ŝultroj. La aspekto de strioj estas unika por ĉiu surikato kaj estas foje uzata poe identifikigo de individuoj. Plej ofte surikatoj havas nigrajn makulojn ĉirkaŭ [[okulo]]j, similajn al "masko" de [[prociono]]. Sur la ventro la koloro estas solida, sed sur ĝi estas preskaŭ senhara areo, kie videblas nigra haŭto. Surikato uzas tiun por kontrolo de korpa temperaturo.
Linio 36:
Surikatoj estas plejparte [[insektovora]]j, sed ili ankaŭ volonte manĝas [[lacertuloj]]n, [[serpento]]jn, [[araneo]]jn, [[skorpiono]]jn, [[planto]]jn, malgrandajn [[mamulo]]jn, [[centpieduloj]]n, [[milpieduloj]]n, [[ovo]]jn kaj eĉ malgrandajn [[birdo]]jn. Kiel ofte okazas kun [[mungoto]]j, surikatoj havas partan imunecon kontraŭ kelkaj specoj de [[veneno]]j, inkluzive tre fortan venenon de skorpionoj el [[Kalaharo]], mortigan por [[homo]]j.<ref>David Attenborough, 2000. Meerkats United</ref> Surikatoj ne havas troan volumenon de [[grasa histo]] kaj devas serĉi nutraĵon ĉiutage por subteni sian aktivan [[metabolismo]]n.
 
Surikatoj furaĝas grupe. En ĉiu momento, almenaŭ unu el membroj de la grupo staras kiel "[[pikedo|pikedisto]]", observante por eblaj danĝeroj, dum la aliaj serĉas por manĝaĵoj. Pikedistoj interŝanĝas averaĝe post unu horo. Junaj surikatoj ne furaĝas ĝis aĝo de ĉ.ĉirkaŭ 1 monato kaj komence ĉie sekvas pli oldan membron de la grupo, kiu agas kiel "instruisto" por la junulo.<ref>[http://www.lifeinthefastlane.ca/mighty-masked-meerkat-mobs/offbeat-news Mighty Masked Meerkat Mobs]</ref> La pikedisto produktas regulajn "pepojn" kiam ĉio estas en ordo. Kiam ĝi rimarkas danĝeron, ĝi laŭte blekas kaj fajfas.
 
== Reproduktiĝo ==
[[Dosiero:Suricata.jpg|eta|dekstra|Surikato en la [[Kalaharo]]]]
Surikatoj estas sekse fekundaj en la aĝo de ĉ.ĉirkaŭ unu jaro. Ili reproduktiĝas en ĉiu sezono, kvankam varma vetero estas preferata, kaj la inoj povas havi ĝis 4 naskojn po jaro kaj 1 ĝis 5 idojn po nasko. Surikatoj ne havas iujn antaŭpariĝajn ritualajn spektaklojn, ĝenerale la iĉo nur rituale striglas la inon ĝis ŝi humiliĝas por [[koito]]. Plej ofte, dum la procedo la iĉo prenas sidantan pozon. Periodo de [[gravedeco]] daŭras averaĝe dum 11 semajnoj, kaj la naskoj okazas en subgrundaj tuneloj, kie vivas la klano. Ĵusnaskintaj idoj estas senpovaj kaj bezonas zorgon de aliaj klananoj. Iliaj okuloj malfermiĝas 10-14 tagojn post naskiĝo kaj la orelojn post ĉ.ĉirkaŭ 15 tagoj. En la aĝo de ĉ.ĉirkaŭ 21 tagoj la idoj povas eliri la tunelojn, kaj post kelkaj pliaj semajnoj ili jam povas iri furaĝi kun plenkreskuloj. Kiam la idoj unuafoje eliras surgrunden, la tuta klano amasiĝas ĉirkaŭ la eliro kaj observas ilin. Iam [[adoleskulo]]j provas konkuri por atento de plenkreskuloj en tiuj momentoj. En la aĝo de 49 ĝis 63 tagoj la idoj ili ne plu konsumas [[lakto]]n kaj povas nutri sin memstare.
 
Plej ofte, klano de surikatoj estas tre hierarkia kaj nur unu [[alfo (biologio)|alfa paro]] reproduktiĝas. La dominanta paro ĉiam klopodas mortigi la idojn de aliaj paroj, se tiuj naskiĝas, kaj forpeli iliajn patrinojn el la klano. Okaze, tiuj forpelitaj inoj kaj solecaj vagantaj iĉoj formas novajn klanojn, iom pli demokratiajn. Same, plia egaleco observeblas se la dominanta paro konsistas je parencoj (ekzemple, se la alfa-ino mortas kaj ŝia filino prenas ŝian lokon). Tiaj dominantuloj ne interpariĝas kaj idojn produktas aliaj inoj kaj vagantaj iĉoj. Tamen, en iu ajn okazo, por gravedaj surikatinoj estas sufiĉe kutima konduto provi mortigi kaj formanĝi idojn de aliaj inoj.