Vinlando: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- ĉ. + ĉirkaŭ )
Linio 2:
'''Vinlando''' estas nomo, kiun Island-Gronlanda [[vikingo]] [[Leif Eriksson]] donis al landaĵo en nord-orienta [[Nordameriko]], kie li ĉirkaŭ la jaro 1000 surteriĝis - supozeble kiel unua eŭropano en [[Ameriko]].
 
Pri la vojaĝoj al Vinlando parolas du islandaj epikaj verkoj, [[La sagao de la Gronlandanoj]] kaj [[La sagao de Ruĝa Eriko]]. Laŭ la unua sagao, la malkovron faris [[Bjarni Herjfulsson]], kies ŝipo veturis ĉ.ĉirkaŭ [[986]] al [[Gronlando]], sed forta vento pelis ĝin okcidenten. Oni supozas laŭ la priskribo, ke li preterŝipis nunan orientan marbordon de [[Kanado]] kaj reŝipis al Gronlando.
 
Ĉ. 1000 [[Leif Eriksson]] ŝipveturis kun 35-membra skipo por retrovi la teron, kiun Bjarni hazarde trovis. La ekspedicio de Leif unue trafis glacian, senarbaran teron, kiun nomis Helluland. Ili ŝipis pli poste suden kaj alvenis en ebena, arbara regiono, kiun ili nomumis ''Markland''. Ili pluŝipis suden kaj trovis la moder-klimatan arbaran regionon, kiun oni nomumis ''Vinland'' (lando de la vino). Oni konstruis tie loĝejojn kaj esploris la ĉirkaŭon. Frato de Leif, Thorvald ekveturis en 1003 kaj plenumis du jarojn en Vinlando.
Linio 8:
En 1004 (aliaj fontoj en 1010), Thorfinn Karlsefni gvidis grupon de 130 personoj (aŭ 65) al Vinlando, ĉar li aŭdis de Thorvald, ke sur la nova lando kreskas la vito nature. Ili komercis kun la indianoj, sed interbatalis jam en la tria jaro, tiel ili reveturis al [[Gronlando]]. En 1013, filino de Ruĝa Eriko, Freydis ekigis novan, sensukcesan ekspedicion al Vinlando. Tio estis la lasta provo de la vikingoj akiri Amerikon.
 
La arkeologo Helge Ingstad malkovris en 1963 restaĵojn de la vikingaj setlejoj, en norda parto de Nov-Funlando, ĉe [[L'Anse aux Meadows]]. La radiokarbona analizo montris, ke la restaĵoj estas el ĉ.ĉirkaŭ 1000.
 
Ankaŭ mencias Nord-Amerikon kiel „landon de la vino”, la kroniko de [[Adamus Bremensis]] el 1075.