Wasungen: Malsamoj inter versioj

5 bitokojn aldonis ,  antaŭ 2 jaroj
e
Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- ĉ. + ĉirkaŭ )
e (Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- ĉ. + ĉirkaŭ ))
 
Inter ili tre furoras la ''Urbodomo'' malfrugotika (konstrutempo inter 1532 kaj 1534). La ornamaĵoj buntaj prezentas veran bildolibron de framskeletdoma arto. Diversaj krucformoj kaj rondaĵoj, orieloj kaj arketoj admirotas. Interne troviĝas belega festsalono. Restis ankaŭ eroj de la ĉirkaŭfortikajo, tureto el 1387 (Pfaffenburg), kerne malfrumezepoka ĉetombeja ''Kirko Sankta Petro'', renesancstila paroĥuja ''Preĝejo Sankta Triunuo'', diversaj burĝaj kaj nobelaj domoj.
 
Alia vidindaĵoj estas iama ''Konvento dama'' ĉe la nordo, kiu krom la urbodomo estas la plej bela konstruaĵo en la tuta urbo. En ĝi estas nuntempe la urbomuzeo, la porturisma informejo kaj la [[turingio|turingia]] [[karnavalo|karnavala]] muzeo. Wasungen nombriĝas inter la plej malnovaj karnavalflegantaj urboj en tuta Germanlando. Ĉiun sabaton antaŭ [[cindra merkredo]] iĝas granda procesio historia sub la moto 'Woesinge Ahoi'' kun ĉ.ĉirkaŭ 2000 partoprenantoj.
 
Ankaŭ la ĉirkaŭaĵo de Wasungen belas. Supre de la urbo troviĝas eksa ''Burgo Maienluft'' (hodiaŭ hotelo) datumante je la 12-a jc kiun baldaŭ post ek posedis la grafoj de [[Henneberg]]. El tiu tempo konserviĝis ankoraŭ [[belfrido]] kun belvidejo kaj restaĵoj de la burga kapelo kaj de la muroj. Proksimas ''Forstbotanikaj areoj'' en la nordo.