Kartuzianoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- ankau + ankaŭ )
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- ĉirkau + ĉirkaŭ )
Linio 19:
 
===Patroj===
La Patroj vivas en malgrandaj dometoj kun ĝardenetoj, konstruitaj ĉirkauĉirkaŭ la Grandan [[Klostro]]n. La dometoj konsistas el kvar ĉambroj: Enirante la ĉelon, la pastro venas unue en antaŭĉambron, kiu ligas la dometon kun la klostro. Tiu ĉi ĉambro nomiĝas ''Ave Maria'', ĉambreto kun maria altaro, en kiu la pastro enirante kaj elirante la dometon preĝas [[Ave Maria]]. La ĉefĉambro estas la ''Cubiculum'' kun labortablo, manĝotablo, malgranda [[oratorio]], vestoŝranko, lito kaj forno. Oni hejtas la dometojn per malgranda lignoforno, kies lignon la pastro hakas mem. La pastroj dormas sur pajlolito. La necesejo de la Kartuzianoj tradicie havas nur malvarman akvon. Ankaŭ manlabora ĉambro apartenas al la dometo, en kiu la pastro mem hakas la lignon por sia forno kaj faras sian manlaboron. Tradicie la domoj estas duetaĝaj, en modernaj fondaĵoj unuetaĝaj.
 
La '''reĝimo de la tago''' de pastro komenciĝas je la 22a horo 40. Post proksimume kvar horoj da dormo li levas sin la unuan fojon kaj komencas la horaron, kiu konsistas ĉe la Kartuzianoj ankoraŭ el ok horoj ([[matutino]], [[laŭdoj]], [[primo]], [[tercio]], [[seksto]], [[nonoj]], [[vespro]], [[kompletorio]]), laŭ la psalmaj vortoj: «Sepfoje ĉiutage mi Vin gloras kaj en la mezo de la nokto mi leviĝas por glori Vin.« (Kp. Psalmo 119, 62.164) Oni preĝas kaj la kanonikajn horojn kaj la mariajn horojn, parte sola en la ĉelo, parte kune kun la aliaj monaĥoj en la kapelo. Ĉirkaŭ la 1a horo 30 finiĝas la noktaj horoj ([[matutino]] kaj [[laŭdoj]]), kiujn ĉiuj komune preĝas en la kapelo, kaj la pastroj enlitiĝas por dua kvarhora dormo. Je la 5a horo 40 ili leviĝas duan fojon. Sekvas plia parto de la horoj kaj meditado. Je la 7a horo ĉiuj pastroj kolektiĝas en la kapelo por 15-minuta [[adorado]] kaj sekva Konventa meso. Poste la pastroj celebras, ĉiu aparte, en malgrandaj kapeloj silentajn mesojn, laŭokaze kun [[novico]] kiel [[ministranto]]. Dum la resto de la tago intermitas preĝo (entute proksimume 8 horojn), studo kaj manlaboro. Plej malfrue je la 19a horo oni estas en la litoj. La pastroj manĝas solaj, escepte de la dimanĉoj, kiam la tagmanĝo okazas komune en la [[refektorio]]. Matenmanĝon la pastroj tradicie ne havas, nur tagmanĝon kaj vespermanĝon. Dum la vintra duonjaro, de Altigo de la Kruco (14a de Septembro) ĝis Sankta Vendredo, oni donas nur tagmeze varman manĝaĵon kaj vespere panon kaj trinkaĵon. Komuna rekreado estas nur dimanĉe. Ĉiun semajnon okazas komuna kvarhora promenado de la pastroj ''(spatiamentum).''