Erfurto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-Ankau +Ankaŭ)
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- ĉ. + ĉirkaŭ )
Linio 136:
 
=== Majenca provincurbo ===
Antaŭ la fino de la 15-a jc estis la kulmino de la urbo, poste Erfurto perdis politike kaj ekonomie memstarecon. En 1525 ĉ.ĉirkaŭ 4000 kamparanoj detruis ene de la urbomuroj signoj kaj objektoj de majenca regado. Formiĝas komitato kiu formulis 28 artikolojn kaj "Porĉiama konsilio". La 6-an de junio establitis la malnova ordo, la partoprenintoj devis pagi monpunon kaj kvar gvidintoj ekzekutitis. En 1528 [[Hans Römer]] kaj aliaj eksaj kunbatalintoj de [[Thomas Müntzer]] intencis establi en la urbo regadon da [[Anabaptismo|rebaptantoj]]. Pro la kontrakto de [[Hammelburg]] de 1530 la majencanoj ricevis reparaciojn fare de la urbo kaj la distribuo de la urbaj preĝejoj laŭ la konfesio estas determinita. La katolikoj ricevis sume 8 kirkojn. En 1597 mortis dum pestepidemio 7.765 homoj, triono de la loĝantaro. La [[Tridekjara milito]] helpis la iompostioman perdon de memstareco. En 1664 la majenca ĉefepiskopo [[Johann Philipp von Schönborn]] subigis Erfurton, kiu iĝis majenca provincurbo, gvidata de guberniestro. Simboloj de majenca regado estis la [[Petersberg (Erfurt)|Citadelo Petersberg]] kaj barokaj reprezentaj konstruaĵoj kiel la [[Anger-muzeo (Erfurt)|Pakaĵ- kaj pesilkorto]] kaj la [[Majenca guberniestrejo (Erfurt)|Guberniestrejo]]. La plej gravaj inter la guberniestroj estis la posta unua princo de la [[Rejna Federacio|Rejna Alianco]] [[Karl Theodor von Dalberg]]. Li igis Erfurton al kulturcentro najbara al [[Weimar]] kaj sukcesis interesigi Goethe, Schiller, Herder, Wieland kaj [[Alexander von Humboldt|Humboldt]]. Dum la tiranado de [[Napoleono Bonaparte]] kreitis la t.n. ''[[Princlando Erfurto]]''.
 
=== La 19-a jarcento ĝis 1871 ===
Linio 149:
Dume la en 1918 proklamita [[Vajmara Respubliko]] komenciĝis per mizeroj kaj interna milito, la folaj 1920-aj jaroj alportis certan maldepresion kaj urboplanadajn iniciatojn (loĝdomoj konstruitaj [[Bauhaus|baŭhaŭsstile]]; naĝejo ĉe la [[Norda parko (Erfurt)|Norda parko]]; [[Flughaveno Erfurt-Weimar|flughaveno ĉe Roter Berg]], [[Stadiono Steigerwald]]). La [[Anger-muzeo (Erfurt)|Anger-muzeo]] estis unu el la artaj centroj de modernismo. Tiun mallongan epokon de prospereto haltigis la [[Monda ekonomia krizo]] de 1929. Sekvis la potencakiro de la [[nazioj]]. La bombardoj dum la [[Dua mondmilito]] estis, kompare al aliaj urboj, kun relative malgrandaj perdoj kun "nur" 1600 viktimoj. Al tiu cirkonstanco ŝuldas Erfurto la grandparte ĝis hodiaŭ konservita historia aspekto de la urbokerno. Erfurto estis kaptita la 12an de aprilo 1945, fare de la usona armeo.<ref>Stanton, Shelby, ''World War II Order of Battle: An Encyclopedic Reference to U.S. Army Ground Forces from Battalion through Division, 1939-1946'', Stackpole Books (Reviziita Eldono 2006), p. 150</ref> La 3an de julio, usonaj trupoj lasis la urbon kaj ĝi iĝis parto de la Soveta Zono de Okupado kaj poste de la [[Germana Demokratia Respubliko]].
 
Post la fondiĝo de [[GDR]] kaj la fermo de la landlimoj ene de Germanio (kulmino: konstruo de la [[Berlina muro]] en 1961) la divido de Germanio estu por ĉiam. Tamen iĝis en 1970 en Erfurto la unua [[pintkunveno]] inter la estroj de la du germanaj ŝtatoj; multaj erfurtanoj ovaciis kaj ĝojkriis tiam al la okcidentgermana kanceliero [[Willy Brandt]] staranta ĉe hotelĉambra fenestro de la hotelo "[[Erfurter Hof]]" (kontraŭe la la ĉefa stacidomo). En Turingio Erfurto transprenis la rolon de ĉefurbo (antaŭe: Weimar), ĝis 1952. Post la nova administrada dispartigo de GDR ĝi iĝis distrikta ĉefurbo (''Bezirk Erfurt''). Ĝi evoluis diname: diversaj kombinatoj; [[Flughaveno Erfurt-Weimar|flughaveno en Bindersleben]], [[Pedagogia Altlernejo Erfurt/Mühlhausen|altlernejo pedagogia]], akademio medicina, [[Zoologia ĝardeno de Erfurto|zoo]], [[Erfurta Ĝardenekspozicio]] ktp.) En la nordo kaj la sudo konstruitis multaj loĝdomblokoj. Ĵaude la 26-an de oktobro 1989 ĉ.ĉirkaŭ 40.000 erfurtanoj kolektiĝis sur la katedralplaco por manifesti proteston kontraŭ la komunisma reĝimo. En la 10-a/11-a de novembro la urbestrino Rosemarie Seibert kaj la [[Sozialistische Einheitspartei Deutschlands|SED]]-distriktestro Gerhard Müller demisiis. En la 4-a de decembro la [[Stasi]]-ejoj okupitis.
 
=== Erfurto en [[FRG]] ===
Linio 222:
Erfurto troviĝas je la suda rando de la [[Turingia Baseno]], en la vasta valo de la rivero [[Gera (rivero)|Gera]], alfluanta rivero de [[Unstrut]]. Sude la urbolimo estas ĉe la altaĵoj de la [[Steiger-arbaro (Erfurt)|Steiger-arbaro]]. La punkto de la plej granda dimensio de la urbo estas de nordo al sudo je 21&nbsp;km, de oriento al okcidento 22,4&nbsp;km. Pro la situo de la urbo (forlaso de la Turingia Baseno kaj eniro de la antaŭlando de [[Turingia Arbaro]] la alteco de la urbo estas de nur 158 m norde ĝis jam 430 m sudoriente<ref>[http://www.erfurt.de/ef/de/rathaus/daten/zahlen/ Urba statistiko - datumbenkoj]</ref> Okcidente drenas la urbon la rivero [[Nesse]] en la direkto de [[Weser]], dum la riveroj [[Gera (rivero)|Gera]] kaj [[Gramme]] drenas ĝin en la mezo kaj en la orientaj urbopartoj en la direkto de [[Elbo (rivero)|Elbo]].
 
Najbaras Erfurton la urboj [[Weimar]] oriente, [[Gotha]] okcidente, [[Arnstadt]] sude kaj [[Sömmerda]] norde, estante ĉ.ĉirkaŭ 20&nbsp;km for de la ĉefurbo. La plej proksimaj metropoloj estas [[Leipzig]] (je 95&nbsp;km nordoriente), [[Halle (Saale)|Halle]] (je 85&nbsp;km nordoriente), [[Jena]] (je 40&nbsp;km eoste), [[Kassel]] (je 110&nbsp;km nordokcidente), [[Göttingen]] (je 95&nbsp;km nordokcidente), [[Frankfurt am Main]] (je 180&nbsp;km sudokcidente) kaj [[Nürnberg]] (je 160&nbsp;km sude; distancoj laŭ birdflugo). Ĉar Erfurto troviĝas nur je ĉ.ĉirkaŭ 50&nbsp;km sudoriente de la mezo de hodiaŭa Germanio, ĝi povas esti konsiderata kiel la plej centra grandurbo de FRG. Same kiel la plejparto de la orientgermanaj metropoloj Erfurto ne posedas grandan periferian zonon nek troviĝas en aglomera zono. Tamen intimas la koneksoj kun la najbaraj urboj Weimar kaj Jena, kiel montras multaj regionaj kooperacioj multaflanke.
 
La ĝis nun relative densa surkonstruo de la urbokerno eksplikatas per la fakto ke dum la [[Dua mondmilito]] komparite al aliloke nur malmultaj konstruaĵoj detruitis, respektive ke sur la bombarde faritaj novaloj tuj rekonstruitis novaj konstruaĵoj. Sekvas de tio ankaŭ ke la ripozumadzonoj de la urbo estas kvazaŭ ĉiuj je la urborando, ekz. [[Steiger-arbaro (Erfurt)|Steigerwald]], [[Nordstrand (Erfurt)|Nordstrand]], [[Erfurta Ĝardenekspozicio]]. Krom la Steigerwald estas ankoraŭ du aliaj arbaroj ene de la urbo, la [[Willroder Forst]] sudoriente kaj la arbaroj ĉe [[Schaderoder Grund]] nordokcidente de Tiefthal (limante kun [[Altebenaĵo Fahner]]). La [[Alach-altebenaĵo]] (germane: ''Alacher Höhe'') troviĝas okcidente de la urbocentro de Erfurto, en la Turingia Baseno, kaj invitas al biciklado en la direkto de Altebenaĵo Fahner.
Linio 231:
[[Dosiero:Population development of Erfurt 1493-2014 (small).svg|eta|Evoluo demografia]]
[[Dosiero:Bevölkerungsprognosen Erfurt.pdf|eta|Prognozoj demografiaj]]
En 1880 Erfurto havis pli ol 50.000 loĝantoj. En la 1906-a jaro ĝi transpaŝis la limon de 100.000 kaj fariĝis grandurbo. Post la Dua mondmilito (en la 1-a de decembro 1945) loĝis 164.998 homoj en la urbo, en februaro de 1973 estis jam pli ol 200.000 loĝantoj. Mallonge antaŭ la [[Turniĝo]] la urbo havis sian plej grandan nombron da anoj (ne tute 220.000). Post la politikaj ŝanĝoj la urbo perdis (ĝis 2002) ĉ.ĉirkaŭ 20.000 anojn. Ekde 2003 la nombro denove kreskas kaj intertempe oni rekompensis jam kvaronon de la post-turniĝaj perdoj. Sekve Erfurto konis - komparite al aliaj similaj urboj eks-[[GDR]]-aj ([[Magdeburg]], [[Halle (Saale)|Halle]], [[Chemnitz]] kaj [[Rostock]]) - la plej stabilan demografian evoluon de post 1990.
 
==== Urbopartoj ====