Pola Partizana Ŝtato: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- ĉ. + ĉirkaŭ )
Linio 9:
La 14-an de februaro 1942 generalo [[Władysław Sikorski]] transformis ZWZ en [[Pola Enlanda Armeo|Landan Armeon]] (AK). Ĝia ĉefa komandanto iĝis generalo [[Stefan Rowecki]], dum la septembra kampanjo komandanto de Warszawska Brygada Pancerno-Motorowa (Varsovia Brigado Kiras-Motora), aŭtoro de soldata lernolibro de stratbataloj. Kreo de AK devus servi por reunuigi ĉiujn militistajn grupojn, subigitaj ĝis nun al diversaj subteraj politikaj grupiĝoj en unu organizon subigitan al la Pola Registaro en Ekzilo.
 
Aŭtune 1941 al ZWZ apartenis 40 mil de soldatoj, fine de 1942 AK nombris jam ĉ.ĉirkaŭ 200 mil. Tio estis la plej granda subtera armeo en okupata [[Eŭropo]]. Tamen plimulto de soldatoj ne estis regule instruata, kaj ili havis apenaŭ 53 mil de [[armilo]]j (en tio nur 6% de [[mitralo]]j).
 
Ĉefa tasko de [[Pola Enlanda Armeo|Armia Krajowa]] konsistis en grupigo de fortoj por ataki en la momento de rompiĝo de [[Germanio]]. Armitaj bataloj kondukis al kruelaj [[reprezalio]]j – germanaj [[nazioj]] pafmortigis po dekkelke da [[poloj]] kontraŭ unu mortigita germano. Nur fine de 1942 AK plifortigis flankajn atakojn: atakis germanajn gardejojn, elreligis armeajn transportojn por la orienta fronto, eksplodigis pontojn, rekonkeris arestitojn. La ŝanĝo eblis pro haltigo de sukcesoj de [[Wehrmacht]] kaj plibonigo de organiza lerteco de AK.