Pécs: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- ĉ. + ĉirkaŭ )
Linio 119:
Pécs situas en Mez-Eŭropo, en la baseno de Karpatoj, en la centro de suda hungaria departemento Baranya (pron: boronjo). Norde ĝia limo estas la montaro Mecsek, sude ebenaĵo. La karbomina tradicio de Pécs estas konsiderinda. La minerala akvo el la montaro Mecsek meritas sian bonan famon, ĉar ĝiaj mineralaj elementoj troviĝas en harmonia proporcio.
 
Pécs konstruiĝis ĉe la sud-okcidenta rando de la lando, proksime al la kroatia limo. Ĝia suda parto estas ebena, la norda parto situas sur la moderaj deklivoj kaj valoj de la montaro Mecsek. La situo de Pécs estas tre avantaĝa koncerne la klimaton ĉe la limo de regiono eĉ nun arboriĉa. En varmaj someraj tagoj vespere aerfluo venas de sur la deklivoj de Mecsek, kiu malvarmigas kaj purigas la aeron de Pécs. La urbo sude estas malfermita, norde ĝin ŝirmas la suda parto de Mecsek, kiu el suda direkto al nordo krute altiĝas de alteco ĉ.ĉirkaŭ 120 metroj super la marnivelo ĝis alteco de 400 eĉ 600 metroj. Eksteraj partoj de la urbo atingas altecon ĉ.ĉirkaŭ 200. La areo de vinberkultivado reduktiĝis al mallarĝa parto. La arbokovritaj terenoj komenciĝas super alteco ĉ.ĉirkaŭ 300 m. La montaron Mecsek dividas pluraj valoj, kiuj havas gravan rolon por plibonigi la atmosferon en la urbo kun varma klimato kaj sen liberaj akvosurfacoj. La akvoj fluantaj de sur Mecsek kuniĝas en la rivereto Pécsi-víz (akvo de Pécs) el nord-oriento al sud-okcidento, kaj ĝi kondukas ilin al la rivereto Fekete-víz (nigra akvo), kiu poste atingas la [[rivero]]n [[Dravo]].
 
== Historio ==
Linio 127:
[[Dosiero:Okereszteny sirkamra.jpg|thumb|260px|maldekstre|Prakristana tombeja niĉo en Pécs]]
[[Dosiero:Hungary Pecs 2005 June 085.jpg|thumb|260px|maldekstre|Prakristana kapelo (restaĵoj) en Pécs]]
La loĝlokon Sopiane fondis la [[romianoj]] en la dua parto de la [[1-a jarcento]] pK, kiam [[Transdanubio]] estis provinco de la [[Romia Imperio]]. La urban rangon ĝi ricevis nur poste, dum la regado de imperiestro [[Hadriano]] (117-138). La nomo Sopiane verŝajne devenas el la pluralo de la kelta vorto "sop", kiu signifas [[marĉo]]n. La centro de Sopiane estis tie, kie nun staras la Palaco de Poŝto. Kelkaj partoj de la romiaj akvokondukiloj (duktoj) estas videblaj eĉ nun. Kiam Panonio estis dividita al kvar partoj, do fine de la tria jarcento, dum la regado de imperiestro [[Diokleciano]], Sopiane fariĝis la [[ĉefurbo]] de la provinco Valeria. La nomon la provinco ricevis laŭ la tiel nomata edzino de iu imperiestro (Galerius Maximianus). Sopiane en la romia epoko havis ĉ.ĉirkaŭ 8 aŭ 10 mil loĝantojn. Ĝi fariĝis ankaŭ grava centro de la prakristanismo. La tombejan arkitekturan ensemblon, kiu devenas el la menciita periodo, la Komitato de Mondheredaĵoj kadre de UNESCO registris en la listo de mondheredaĵoj. La kristanismo disvastiĝis en la unua duono de la [[4-a jarcento]]. En tiu epoko aperis en la urbo kristanaj tombejoj tie, kie nuntempe troviĝas la [[katedralo]].
 
Fine de la 4-a jarcento la potenco de Romio reduktiĝis en la regiono pro la invado de barbaroj kaj konkerado de [[hunoj]]. Kiam la [[armeo]] de [[Karolo la Granda]] alvenis, en la urbo loĝis jam [[avaroj]] kaj [[slavoj]]. Karolo la Granda por kelka tempo aneksis la regionon al la [[Franka Imperio]]. Koncerne la [[eklezio]]n, ĝi apartenis al la [[episkopejo]] de [[Salzburgo]].